Ollolai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ollolai
Ollolai
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Sardio
Provinco NU Nuoro
Geografia situo 40° 10′ N, 9° 11′ O (mapo)40.1666666666679.1833333333333Koordinatoj: 40° 10′ N, 9° 11′ O (mapo)
Alto super marnivelo 970 m
Areo 27,34 km²
Loĝantaro 1174 (2023)
Loĝdenso 43 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Gavoi, Mamoiada, Olzai, Ovodda, Sarule kaj Teti
Patrono Ĉefanĝelo Miĥaelo
Festa tago 29-a de septembro
Nomo de loĝantoj ollolaesi (itale) aŭ ollolaèsos (sarde)
Poŝtkodo 08020
Imposta kodo G044
Kodo laŭ ISTAT 091056
Telefona prefikso 0784
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr
virino en tradicia vilaĝa kostumo

Ollolai - jen itale kaj sarde - estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la insulo kaj administra regiono Sardio kaj al la provinco Nuoro. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 1 174 loĝantoj sur areo de 27,24 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 43 loĝantoj/km².

Kristana patrono estas la sankta Ĉefanĝelo Miĥaelo, kies memortago la 29-an de septembro sekve estas la komunuma festotago.

La komunumo situas en la geografia centro de la insulo. Najbaraj komunumoj estas Gavoi, Mamoiada, Olzai, Ovodda, Sarule kaj Teti.

En la komunumo oni registris en 2018 nederlandan televidserion pri kvin nederlandaj paroj kiuj aĉetis forlasitan domon por unu eŭro. La celo estis renovigi la domon kaj ekloĝi kaj labori tie.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Ollolai havas proksimume 614 mastrumadajn unuojn. La nombro de loĝantoj malsupreniĝis dum la periodo 1991-2001 per 12 % laŭ datenoj el la dekjaraj popolnombradoj de ISTAT kaj de 1991 ĝis 2022 eĉ per 34 %.

Jaro Loĝantoj
1991 1800
2001 1579
2017 1293
2022 1177

Naskiĝis en Ollolai[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]