Ora Hufumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
skema mapo de la Ora Hufumo: ruĝe la interna parto, la metropola regiono Granda Toronto, verde la pli vasta regiono

Ora Hufumo - angle Golden Horseshoe - estas dense loĝata kaj industriigita regiono aŭ metropola regiono ĉirkaŭanta la okcidentan finon de la Ontaria Lago en la kanada provinco Ontario. La loĝantaro de proksimume 8.1 milionoj egalrilatas al proksimume kvarono de la populacio de Kanado kaj du trionoj de la loĝantaro de Ontario, igante la Oran Hufumon unu el la plej dense loĝitaj regionoj en Nordameriko. La interna kaj plej loĝata areo de la Ora Hufumo estas la metropola regiono Granda Toronto.

La regiono etendiĝas de la Niagara Akvofalo ĉe la orienta fino de la Niagara Duoninsulo okcidenten ĝis Hamilton kaj tiam nordoriente tra Toronto ĝis Oshawa, okcidente al Kitchener kaj Waterloo, norde ĝis Barrie. La areo de la Ora Hufumo estas ĉirkaŭ 33 500 kvadrataj kilometroj. El tio, 7 300 km² apartenas al verda zono en la montetoj de la Niagara deklivo kaj la moreno Oak Ridges.

Urbegoj en la pli vasta regiono[redakti | redakti fonton]