Ordena fratino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Romkatolika ordena fratino en Krakovo
Ordenulino en klostro, 1930; fotografita de Doris Ulmann

Ordena fratino (eble ankaŭ ordenulino) (angle nun) (el la latina regula), estas membrino de virina ordeno. Per signifo simila vorto abatino (el latina abbatisa) markis devene pli mallarĝe membrinon de ordeno vivanta en monaĥeja klaŭsuro kaj postulanta tiel nomatajn famajn promesojn, temis do pri virina kontraŭulo de monaĥo. Kiel novulino estas markata virino, kiu ankoraŭ ne metis ordenajn promesojn kaj kiu prepariĝas al laŭleĝa membreco en la ordeno. Ordenulinon oni kutime alparolas "fratino" aŭ "honorinda fratino". La virinan socion de ordenaj fratinoj gvidas patrino estra aŭ en kelkaj ordenoj abatino.

Same kiel viraj monaĥoj la ordenaj fratinoj devas direktiĝi per evangeliaj konsiloj de malriĉeco, pureco kaj ebeemo, al kiuj ili devligas sin per ordenaj promesoj kaj konservi ordinon, regulon de sia ordeno. Ili kutime vestas sin en vestojn tipaj por donita ordeno aŭ kongregacio.

La virinoj, vivantaj en aliaj religioj (budhismo, taoismo) per simila maniero de vivo kiel kristanistaj ordenulinoj, kutime estas markataj kiel monaĥinoj, sed iam oni markas ilin laŭ kristanismaj modeloj kiel ordenulinoj. Monaĥino estas virina formo de vorto monaĥo (el la malnovsupragermana munich, devene tra la latina monicus, monachus el la greka monachós estas ermito, ununura, sola).

Kristanaj ordenaj fratinoj

Kristanaj ordenaj fratinoj ekzistas precipe en eklezio romkatolika kaj ortodoksa. Plej ofte ili faras karitatan agadon en malsanulejoj, resanigejoj, orfejoj, en hospitaloj por korpe kaj anime malsanaj aŭ ili instruas kaj edukas infanojn en lernejoj kaj aliaj ekipaĵoj. Ĉiuj ordenaj fratinoj dediĉas sin krom tio al preĝado kaj al kontemplo, tio estas ĉefa plenigo de agado por membrinoj de kontemplaj ordenoj.

Kelkaj famaj ordenaj fratinoj

Sankta Elizabeto de Rusio

Rilataj temoj