Oreszt Szabó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Oreszt Szabó [orest sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szabó Oreszt estis hungara-rutena politikisto, ministro.

Oreszt Szabó [1] naskiĝis la 8-an de oktobro 1867 en Hungara reĝlando en Kövesliget (nuntempa Drahovo en Ukrainio). Li mortis dum la 2-a mondmilito en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Oreszt Szabó naskiĝis en hungara-rutena familio. Li akiris juran diplomon en Universitato de Budapeŝto, poste li eklaboris en administrado de Bereg. En 1902 li iĝis ankaŭ gvidanto de societo de Hungarlandaj Grekokatolikoj. En 1913 li ekhavis postenon en la ministerio pri enlandaj aferoj. Dum la Kalistefa revolucio li iĝis komisaro, poste senpostena ministro. Li kreis akceptitan aŭtonomion por la rutenoj. Dum (kaj post) Hungara Sovetrespubliko li plene retiriĝis.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • A magyaroroszok (Ruthének) (1913)
  • Ruszinföld autonómiájáról (1939)

Fontoj[redakti | redakti fonton]