Orienta Jerusalemo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La flago de la araba ŝtato Palestino

Orienta Jerusalemo estas el israela vidpunkto la orienta urboparto de la unuiĝinta Jerusalemo aŭ el palestina vidpunkto – sub la tradicia araba nomo por Jerusalemo Al-Quds (aŝ-Ŝarif) القدس; laŭvorte: la Sankta [urbo] – la ĉefurbo de Palestino.

Geografio

Oni nomas Orienta Jerusalemo tiun parton de la urbo, kiu estis en la israela sendependeca milito de 1948 okupita far Jordanio, ĝis Israelo reokupis ĝin dum la sestaga milito de 1967. Ĝi entenas la malnovan urbon de Jerusalemo kaj la oriente situantajn distriktojn inkluzive la faman Oleomonto. En Orienta Jerusalemo situas kelkaj el la plej sanktaj lokoj de la judeco, kristaneco kaj islamo, tiel la Okcidenta Muro de la templanoj, la Templomonto kun ŝtonega domo kaj la Al-Aksa-moskeo, kaj la tombokirko.

Politiko

La statuso de Orienta Jerusalemo estas tre akra politika temo. Israelo pretendas la tutan Jerusalemon kiel sian ĉefurbon (oficiale aneksita per Kneset-decido) kaj akcentas tiun pretendon per apogo de konstruoj de pliaj setlejoj por israelanoj en la urboparto, loĝita antaŭ 1967 ĉefe de araboj. Por arabaj palestinanoj oni fakte malebligis la pluan konstruadon en la urboparto. Plua premo estas la disigo de Orienta Jerusalemo per 8-metrojn alta barilo kaj ekonomia premo. La Palestina Aŭtonomio pretendas nur la orientan parton de "El Kuds" kiel ĉefurbon de Palestinio.

Pluaj metodoj por israeligi la urboparton:

  • se palestina, ne-israelana loĝanto forlasas la urbon, li/ŝi perdas la statuson pri konstanta loĝanto,
  • malfaciligo de moviĝoj, renkontoj de familianoj,
  • aĉeto de loĝejoj en la urbo,
  • ĉirkaŭkonstruo de la urbo per judaj setlejoj.

Ekzistas proponoj por igi tutan Jerusalemon al internacia urbo (ankaŭ apogita de la papo) kaj enkonduki komunan administradon. Aliaj proponas "malferman urbon" aŭ lasus Okcidentan Jerusalemon kun la plendomuro sub israela rego, dum Orienta Jerusalemo kun ŝtonega domo kaj Al-Aksa-moskeo iĝus palestina. Israelo rifuzas ĉiun apartigon de Jerusalemo pro kulturaj, historiaj, religiaj kialoj kaj en la konscio, ke Usono apogas Israelon tiuafere.

Vidu ankaŭ

Mapo de Orienta Jerusalemo
  •  Okcidenta Jerusalemo
  •  Orienta Jerusalemo, judaj areoj
  •  Cisjordanio, judaj areoj
  •  Orienta Jerusalemo, arabaj areoj
  •  Cisjordanio, arabaj areoj
  •  Malnova urbo
  • Limo de la armistico de 1949
    Limo de Orienta Jerusalemo
    Limo antaŭ 1967