Otavio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loko de Otavio en Kebekio

Otavio (franclingve Outaouais) estas administra regiono de Kebekio, sur la norda bordo de la rivero Otavo kaj do apud la landlimo de Ontario. Ĝi ampleksas 30 504 km² kaj havas loĝantaron de 338 491 (2004). La plej granda urbo estas Gatineau, trans la rivero de la federacia ĉefurbo Otavo (Ontario).

Grandaj industrioj inkluzivas turismon (parko de la Gatineau, vetludejo Lac-Leamy, Muzeo de Civilizacio) kaj la federacian registaron.

Municipa strukturo

Ĝi konsistas el 75 municipoj, en kvar regionaj municipoj plus unu sendependa municipo kaj du indianaj rezervejoj:

Regional municipoj (Municipalités régionales de comté)

Sendependa municipo

Indianaj rezervejoj