Otto la 1-a (Grekio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Otto, reĝo de Greklando
Otto, reĝo de Greklando
Blazono de reĝlando Grekio dum la regado de reĝo Otto (1833-1862)

Otto Frederiko Ludoviko de Vitelsbaĥo, greke Όθων (naskita la 1-an de junio 1815 en Kastelo Mirabell en Salcburgo; mortinta la 26-an de junio 1867 en Bamberg) estis bavara princo kaj de 1832 ĝis 1862 la unua reĝo de la reĝlando Grekio.

Otto naskiĝis kiel dua filo de la tiama bavara kronprinco, posta reĝo Ludoviko la 1-a kaj ties edzino, princino Therese von Sachsen-Hildburghausen.

Post kiam Grekio akiris sendependecon disde la Osmana imperio, oni establis reĝlandon kaj serĉis kandidaton por reĝo inter eŭropaj princoj. Fine oni elektis la tiam 16-jaran bavaran princon Otto. Ĉar li ankoraŭ ne estis plenaĝa, jesis por li lia patro, reĝo Ludoviko, kiu jam antaŭe malferme subtenis la grekan sendependiĝon.

Otto regadis helpe de ministroj kaj konsilantoj el sia hejmlando. Grekoj mem restis sen influo en tiu sistemo kiun ili moknomis "bavarokratio" (Βαυαροκρατία). Kiel ŝtatestro li ankaŭ estu estro de la ortodoksa Eklezio de Grekio, kvankam li mem, firma katoliko, rifuzis konvertiĝi al ortodoksismo mem.

La reĝado de Otto estis ne tre sukcesa. Interalie mankis al li mono, armeo, subteno de eŭropaj grandpotencoj, kaj fine ankaŭ subteno de la grekoj mem. Finfine en 1862 ribelo forpelis lin el la lando.

Otto vivis siajn lastajn jarojn kun sia edzino en ekzilo en Bamberg, Bavario.

Familio

Otto edziĝis 1836 kun dukino Amalie de Oldenburgio. Ili ne havis gefilojn.


Antaŭe:Reĝo de GrekioPoste:
1832–1862Georgo la 1-a

Ŝablono:Ĝermo-biografio

Ŝablono:LigoLeginda Ŝablono:Link FA