Oust (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Oust
La rivero 'Oust' en 'Josselin'.
La rivero 'Oust' en 'Josselin'.
Fonto Côtes-d'Armor, Francio
Alfluas al Vilaine


Longo 137 (155)
Averaĝa akvokvanto 27
Areo de la baseno 3630



v  d  r
Information icon.svg

Oust estas franca rivero de la okcidenta parto de Francio, ĉefa alfluanto de la rivero Vilaine, en kiun ĝi fluas en Redon ĉe la dekstra bordo. Ĝia fluejo, longa je 137 km (aŭ 155 km depende de la fontoj), tute situas en Bretonio en la departementoj Côtes-d'Armor, Morbihan kaj Ille-et-Vilaine. La rivero tre artefarita, fariĝis parto, laŭ pli ol 80 km, de la kanalo inter Nantes kaj Brest ; ĝia valo estas kelkfoje pitoreska, kiam proksime de sia alfluo al la rivero Vilaine, la rivero trairas la apalaĉan Armorikon kaj havas bajonetforman vojon en kluso.

La multaj industriaj bredejoj instalitaj sur la akvokolekta areo kontribuis, per elĵeto de elfluaĵoj, al la regula malboniĝo de la akvokvalito. Kvankam la koncentrado en nitratoj restas alta, la situacio tamen pliboniĝis, kiel atestas la repopoliĝo de la bordoj de la rivero 'Oust' fare de la eŭropa lutro (sc. lutra lutra).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo de la rivero 'Oust' (bretonlingve : An Oud[1], (gallolingve : L'Out), ŝajnas proksima al la prakelta vorto olt, kiu signifas tiu de la supro, kio povus veni de la situacio de la rivero rilate al la rivero Vilaine (la fonto de tiu lasta estas pli suda kaj pli malalta : 153 m kontraŭ 225 m)[2]. Aliaj riveroj havas nomon, kiu ligiĝas al la sama origino, kiaj la riveroj Lot, Odon en FrancioOlt en Rumanio.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La fluejo de la rivero 'Oust'[redakti | redakti fonton]

La rivero 'Oust' ĉe la insulo 'île aux Pies' (insulo de la pigoj)

La rivero Oust fontas je alteco de 225 m[3] nordoriente de Corlay, en la departemento Côtes-d'Armor, piede de la montpinto de Kerchouan (kiu kulminas je 318 m) en la okcidenta parto de la montetoj de Arrée. Sin direktante sudorienten, ĝia fluejo atingas la lagon de la baraĵo de Bosméléac post malsupreniro laŭ 7/1000-a deklivo[4]. Ekde tiu loko, la rivero kvietiĝas (la deklivo reguliĝas je 1,5 promiloj kaj restas tia ĝis ĝia alfluejo), trairas Rohan, ricevas alfluajn riverojn malsuprenirantajn de la montetoj de Menez: Lié kaj poste Ninian. Ĝi trairas poste Malestroit, dekstre aldoniĝas la rivero Claie en Saint-Congard, el kiu ĝi plilongigas la tektonikan direkton de okcidento - nord-okcidento al oriento - sud-oriento[5]. En la lasta parto de sia gluejo, ĝi akceptas maldekstre la riveron Aff en Glénac, poste dekstre la riveron Arz fronte al Redon, kaj tuj enfluas en la riveron Vilaine. Post la renkontiĝo de la riveroj 'Oust' kaj 'Vilaine', tiu lasta fariĝas mara, submetata al la tajdoj.

La kanalo inter Nantes kaj Brest uzas la lastan parton de ĝia fluejo, la rivero 'Oust' aperas kiel artefarita rivero, sinsekvo de lagoj apartigitaj per 61 kluzoj[6]. Okaze de la konstruado de la kanalo, rektigoj de la fluejo tranĉis multajn meandrojn kaj naskis nenavigeblajn brakojn : brako de Timadeuc (7 km), de Pommeleuc (2 km), malnova rivero de Malestroit (6 km), la rivero Oust malsupre de la baraĵo de 'la Potinais' ĝis la alfluo en la rivero Vilaine (10 km)[4].

La rivero 'Oust' kanalizita.

Hidrografio[redakti | redakti fonton]

Mapo de la akvokolekta areo de la rivero 'Oust'.

La akvokolekta areo de la rivero Oust kovras surfacon [5] de 3 630 kv.km neegala sur la tri bretonaj departementoj  : Côtes-d'Armor, Morbihan kaj Ille-et-Vilaine. La akvokolekta areo de la rivero Oust arigas, en 195 komunumoj, proksimume 215 000 loĝantojn[7], la loĝdenseco estas iom malpli ol 60 h/km². Precipe kampara, ĝi enhavas malmultajn urbojn, neniu el ili superas 10 000 loĝantojn.

La rivero 'Oust' apud 'Josselin'.
La kanalo de la rivero 'Oust' en Malestroit

La rivero 'Oust' profitas de la alfluo de pluraj alfluantoj, kiuj desupre malsupren estas [8]:

Trairataj departementoj kaj ĉefaj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Jean-Yves Kermarrec, Florence Bacon, france L'eau et les rivières en Bretagne, Ouest-France, 2008 (ISBN 978-2737301018)
  • Kader Benferhat, Sandra Aubert, Richard Nourry, france Le Canal de Nantes à Brest, Itinéraires de découvertes, Ouest-France, 2007 (dernière édition) (ISBN 978-2737342059)
  • Bertrand Colombe, france Rivières, rias et canaŭ de Bretagne, Pirogue, 1995 (ISBN 978-2950569523)
  • Alain Le Noac'h, Marc Le Bris, france Chansons des pays de l'Oust et du Lié, Dastum, Loudéac, 2001.

Vidi ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. france Nomoj de riveroj en la bretona.
  2. france Etimologio de 'Oust' sur la retpaĝo 'crehangec.free.fr'.
  3. france La rivero Oust sur la retpaĝo de Eaŭ et rivières de Bretagne, p. 2 Lire en ligne.
  4. 4,0 4,1 La rivero 'Oust' sur la retpaĝo de Eaŭ et rivières de Bretagne, p. 4 Lire en ligne.
  5. 5,0 5,1 france Artikolo de René Frécaut en Guide des merveilles naturelles de la France, Sélection du Reader's Digest, 1973, p. 368.
  6. france Kanalo inter Nantes kaj Brest, riveroj Aff kaj Erdre, Isac, Oust, Hyère kaj Aulne sur la Dictionnaire des rivières et canaŭ de France.
  7. Kalkulita per la adicio de la loĝantoj de la diversaj akvokolektaj subareoj sur la retpaĝo synagri.com.
  8. franceDatumoj de la retpaĝo de SANDRE.