Pál Battha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál Battha
Persona informo
Naskiĝo 30-an de junio 1904 (1904-06-30)
en Mezőhegyes
Morto 20-an de majo 1973 (1973-05-20) (68-jaraĝa)
en Bufalo
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Debrecen University of Agrarian Sciences‏
Okupo
Okupo politikisto • agronomo
vdr

Pál Battha [bata], laŭ hungarlingve kutima nomordo Battha Pál estis hungara agronomo, ministeria oficisto, politikisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szentmártonkátai kaj vattai, lia familia nomvarianto estis Batta.

Pál Battha[1] naskiĝis la 30-an de junio 1904 en Mezőhegyes (Hungara reĝlando), li mortis la 20-an de majo 1973 en Bufalo (Nov-Jorkio, Usono).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Battha akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Debrecen) en 1925, poste li laboris en agronomia organizaĵo. En 1936 li ricevis postenon en Ministerio pri agrikulturo (Hungario), kie li okupiĝis pri bredoregistro. Li estis subministro en Kabineto Lakatos. En 1945 li translokiĝis al Usono. Li mortis pro aŭtoakcidento kun sia edzino.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Magyarország elit-tehenei az 1927–1931 években (1932)
  • A 150 éves Mezőhegyes munkássága a magyar állattenyésztés szolgálatában (1935)
  • Szarvasmarhatenyésztésünk újabb eredményei az elit-törzskönyvezésben (1936)
  • Állami tevékenység az állattenyésztés fejlesztése érdekében (1941)
  • Állattenyésztésünk teljesítőképességének fokozása a milliárdos mezőgazdasági munkaterv keretében (1942)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.