Pál Battha
Aspekto
Pál Battha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de junio 1904 en Mezőhegyes |
Morto | 20-an de majo 1973 (68-jaraĝa) en Bufalo |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Debrecen University of Agrarian Sciences (en) (–1925) |
Okupo | |
Okupo | politikisto agronomo |
Pál Battha [bata], laŭ hungarlingve kutima nomordo Battha Pál estis hungara agronomo, ministeria oficisto, politikisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis szentmártonkátai kaj vattai, lia familia nomvarianto estis Batta.
Pál Battha[1] naskiĝis la 30-an de junio 1904 en Mezőhegyes (Hungara reĝlando), li mortis la 20-an de majo 1973 en Bufalo (Nov-Jorkio, Usono).
Biografio
[redakti | redakti fonton]Pál Battha akiris agronomian diplomon en Ekonomia Akademio (Debrecen) en 1925, poste li laboris en agronomia organizaĵo. En 1936 li ricevis postenon en Ministerio pri agrikulturo (Hungario), kie li okupiĝis pri bredoregistro. Li estis subministro en Kabineto Lakatos. En 1945 li translokiĝis al Usono. Li mortis pro aŭtoakcidento kun sia edzino.
Elektitaj kontribuoj
[redakti | redakti fonton]- Magyarország elit-tehenei az 1927–1931 években (1932)
- A 150 éves Mezőhegyes munkássága a magyar állattenyésztés szolgálatában (1935)
- Szarvasmarhatenyésztésünk újabb eredményei az elit-törzskönyvezésben (1936)
- Állami tevékenység az állattenyésztés fejlesztése érdekében (1941)
- Állattenyésztésünk teljesítőképességének fokozása a milliárdos mezőgazdasági munkaterv keretében (1942)