Pál György Demény

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pál György Demény
Pál György Demény
Pál György Demény
Persona informo
Naskonomo Demény Pál
Naskiĝo 24-an de decembro 1932 (1932-12-24) (91-jaraĝa)
en Nyíregyháza
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ekonomikisto • demografo
vdr

Pál György Demény [djordj demEnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Demény Pál György estas hungara ekonomikisto, demografo, altlerneja instruisto, ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (2001). Lia origina nomo estis Pál Demény, sed por distingi de tiu alia persono li prenis ankaŭ la nomon György. Ekster Hungario li uzas la nomon Paul Demeny.

Pál Demény[1] naskiĝis la 24-an de decembro 1932 en Nyíregyháza.

Pál György Demény dediĉas librojn
Pál György Demény en librejo

Biografio[redakti | redakti fonton]

Pál Demény maturiĝis en kalvinana kolegio de Debrecen, poste li akiris ekonomian diplomon. Ekde 1955 li laboris en la Statistika Oficejo, supozeble dum la Hungara revolucio de 1956 li disidis al Svislando. Li plulernis en Ĝenevo, poste li doktoriĝis en Universitato Princeton. Li instruis en pluraj universitatoj, krome li fondis demografian esplorinstituton en Honolulu. En 1972 li estis nomumita direktoro de simila instituto en Novjorko. Post 3 jaroj li fondis demografian revuon, poste li estis ĉefredaktoro. Ekde la 1980-aj jaroj li revizitis Hungarion. Li ricevis 2 hungarajn premiojn (2017, 2018).

Li faras kampanjon por pli moderna voĉdono. Laŭ tio la gepatroj rajtas voĉdoni ankaŭ en nomoj de sia(j) gefilo(j), malpli aĝaj, ol 18.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Demographic aspects of saving, investment, employment and productivity (1965)
  • Methods of demographic estimation for statistically underdeveloped areas (1971)
  • International aspects of population policies (1982)
  • Resources and population: natural, institutional and demographic dimensions of development (kunredaktoro, 1996)
  • Encyclopedia of population I–II. (kunredaktoro, 2003)
  • Európa népességpolitikai dilemmái a 21. század kezdetén (2005)
  • Népességpolitika a közjó szolgálatában (2016)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]