Péter Kőszeghy (komponisto)
Péter Kőszeghy (komponisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 2-an de septembro 1971 (52-jaraĝa) en Balassagyarmat |
Lingvoj | hungara • germana |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Altlernejo de Muziko “Hanns Eisler” ĉe Berlino |
Okupo | |
Okupo | komponisto • muzikinstruisto • universitata instruisto |
Péter Kőszeghy [kOsegi], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Kőszeghy Péter estas hungara-germana komponisto.
Péter Kőszeghy naskiĝis la 2-an de septembro 1971 en Balassagyarmat.
Biografio[redakti | redakti fonton]
Péter Kőszeghy maturiĝis en muzika gimnazio en Miskolc en 1989, (kie li ricevis lecionojn pri fluto), poste li studis en Fakultato de Muzikarta Universitato en Győr inter 1989-1992, pli poste li estis membro de "Grupo de Junaj Komponistoj" en Budapeŝto. En 1993 li translokiĝis al Germanio kaj studis komponadon de de:Paul-Heinz Dittrich kaj elektronikan muzikon de de:Andre Bartetzki ĉe de:Hochschule für Musik Hanns Eisler Berlin. En 1999 li akiris komponistan diplomon, poste li estas liberprofesia komponisto. En la studjaro 2000 li studis en de:Hochschule für Musik und Darstellende Kunst Frankfurt am Main. En la sekvaj jaroj liaj komponaĵoj estis prezentitaj ekzemple en festivaloj. Li ricevis stipendiojn en 2006 kaj 2009.