PISA

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo temas pri Programo por Internacia Taksado de Studentoj. Por urbo "Pisa" rigardu la paĝon Pizo (Italio).
PISA
organizaĵo • statistika esploro • student assessment
Komenco 1997
Antaŭe Programme for International Student Assessment 2000-2012 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Programo por Internacia Taksado de Studentoj, mallonge PISA (laŭ ĝiaj anglalingvaj sigloj de Programme for International Student Assessment) estas internacia kompara studo farita de la OEKE je tutmonda nivelo, kiu mezuras la lertaĵojn (akademian produktivecon) de 15-jaruloj en matematiko, natursciencoj kaj legopovo. Ĝia celo estas havigi informerojn kompareblajn kiuj ebligu al landoj plibonigi siajn politikojn de edukado kaj ties rezultojn, ĉar tiu analizo ne taksas la lernanton, sed la sistemon en kiu tiu estas edukata.

La studo baziĝas sur la analizo de la produktiveco de studentoj de 15 jaroj pere de normigaj ekzamenoj kiuj, ekde 2000, oni faras ĉiun trian jaron en diversaj landoj apartenantaj aŭ ne apartenantaj al la OEKE. En Nederlando ekzemple montriĝis en 2018 ke la lernantoj ne sufiĉe bone lertas por 'profunda legado', priskribita kiel "legado kun koncentriĝo dum pli longa tempodaŭro, spertante la koheron kaj signifon de teksto" kaj "necesa kapablo por konsumi librojn kaj pli longajn artikolojn"[1].

Koncepto[redakti | redakti fonton]

PISA diferenciĝas de antaŭaj programoj por taksado de studentoj pro la jenaj trajtoj:

  • Informo PISA estas farita je peto de la registaroj kaj de ties eduk-institucioj.
  • Informo PISA deva esti farita regule, ĉiun trian jaron.
  • PISA taksas studentojn 15-jaraĝajn sendepende de la lernonivelo.
  • PISA ne taksas la studobjektojn, sed revizias la tri kapablojn: legopovo, matematiko kaj naturaj sciencoj, per ekzamenoj dezajnitaj kiel sendependaj de la studplano (por kompari la nivelojn de diversaj landoj).
  • PISA ne taksas la landajn lernoprogramojn, sed reviziaa la konojn kaj la kapablojn gravajn por la persona, socia kaj ekonomia bonfarto (OEKE 1999). Tial oni ne taksas la akademian sciaron, sed la kapablon de la studentoj por kompreni kaj solvi realajn problemojn pere de la apliko de konoj el ĉiu el la ĉefaj areoj de PISA.
  • La celo de PISA ne estas nur priskribi la situon de la lerneja eduksistemo en la landoj, sed ankaŭ helpi ties plibonigon.

Partikularaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Hispanio, kun Portugalio, estas la landoj kie la indico de studoj de Profesia Formado estas la plej malalta kun 24 % antaŭ 65 % de Finnlando kaj 76 % de Nederlando.[2]
  • En la flandra areo de Belgio la rezulto de la studentoj estas konsiderinde pli alta ol en Valonio (franclingva).
  • En Sviso ne estas gravaj diferencoj inter la germanlingvaj kaj franclingvaj zonoj, sed en la itallingva zono la taksado estas pli malalta.
  • La rezultoj de Sudtirolo estas altnivelaj kaj kompareblaj kun tiuj de altnivelaj landoj. Ŝajne ne estas grava diferenco inter la germanlingvaj kaj itallingvaj mezlernejoj de tiu zono.
  • En Finnlando, la rezultoj de la svedlingva minoritato (proksimume 5 % de la loĝantaro) aperas 10 ĝis 35 poentojn sub tiuj de la finna majoritato.
  • La angloparolanta majoritato de Kanado atingis plej bonajn rezultojn ol la minoritato kiu parolas la francan.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (nl) Helge Bonset, PISA: wat kunnen onze 15-jarigen eigenlijk niet?, Neerlandstiek, la 11-an de julio 2020.
  2. [1]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]