PNC Financial Services

El Vikipedio, la libera enciklopedio
PNC Financial Services
negoco • entrepreno • kredita institucio • bankopublika kompanio vd
Dum 1982 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo National City Corp.
Jura formo akcia kompanio
Sidejo One PNC Plaza
Lando Usono
Estr(ar)o William S. Demchak
Dungitoj 52 906
Agokampo financoj
ISIN-kodo US6934751057
filiaj kompanioj BlackRock vd
Posedataj kompanioj BlackRock • One PNC Plaza • Three PNC Plaza • Tower at PNC Plaza • Two PNC Plaza • PNC Firstside Center vd
TTT Oficiala retejo
vdr
La emblemo de PNC montriĝas en la plej granda vertikala ĝardeno en Nord-Ameriko, ĉe la banka ĉefsidejo en Picburgo

PNC Financial Services - prononco laŭ sistemo IFA pˌiːˌɛnsˈiː fa͡ɪnˈænʃə͡l sˈɜːvɪsᵻz - estas banko en Usono. Ĝi fondiĝis en 1982 kaj havas sian centran sidejon en Picburgo, Usono. Laŭ la stato de 2023 temas pri la kvina plej granda banko de Usono. Ĝiaj akcioj notiĝas en la Novjorka Borso. Nuntempe, ĝia ĉefa afergvida oficisto nomiĝas William S. Demchak.

La financa institucio fine de 2015 havis aktivojn de proksimume 358 miliardoj da USD, plus ĉ. 249 miliardoj en deponoj.[1] La funkcioj de PNC inkluzivas regionan bankan sistemon aktivan ĉefe en 19 usonaj ŝtatoj kaj la Distrikto Kolumbia kun pli ol 2600 lokaj branĉoj, retaj kaj moveblaj servoj, kune kun naŭ mil bankaŭtomatoj, kaj specialaj financaj komercoj servanataj al aliaj kompanioj kaj al registaraj instancoj, plus aldonaj aktiv-administraj kaj procezaj firmaoj.

Pli precize rigardate, PNC estas la kvina plej granda banko en Usono laŭ la sumo de branĉoj, sesa laŭ deponaĵoj en Usono, naŭa laŭ tuta havaĵo, kaj la tria laŭ nombro de eksterbankaj bankaŭtomatoj. La ĉefsidejo de PNC estas en Picburgo (Pensilvanio). Ĝi estiĝis en 1982 per la kunfandiĝo de Pittsburgh National Corporation (fondita kiel Pittsburg Trust & Savings Company en 1845) kaj Provident National Corporation el Filadelfio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]


historia banka branĉo en Georgetown (Vaŝingtono)