Padina
Padina, serbe Падина, hungare Nagylajosfalva, germane Ludwigsdorf estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato, en municipo de Kovaĉica.
Bazaj informoj
- Areo: 54 km²
- Alto super Marnivelo: 105 m
- Loĝantaro: 5760
- Poŝtkodo: 26215
- Telefonprefikso: 13
- Aŭtokodo: PA
Situo
Historio
Slovakoj fondis la vilaĝon en 1806 en tiutempa limgarda zono. Ili nomumis ĝin Padina. La loĝantoj komence suferis pro manko de akvo. Ekde 1872 la zono ĉesis kaj la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Torontál. Post Traktato de Trianon Padina apartenis al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Padina 5760 homoj, (5575 slovakoj, 55 serboj, 26 jugoslavianoj, 11 ciganoj kaj aliaj).