Pala kolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Pala kolombo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Leptotila Leptotila
Specio: Pala kolombo Leptotila pallida
Berlepsch & Taczanowski, 1884
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Pala kolombo (Leptotila pallida) estas granda specio de birdo de la familio de Kolombedoj kiu inkludas turtojn kaj kolombojn. Ĝi troviĝas en okcidenta Kolombio, Ekvadoro kaj plej norda Peruo. Ties naturaj habitatoj estas subtropikajtropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

La pala kolombo estas tipe surgrundema birdo, komune trovebla piediranta sur padoj kaj vojoj. Ĝi havas unikan malaltatonan, unusolan alvokon “hu”.[1]

La unua scienca priskribinto de tiu birdo estis von Berlepsch Taczanowski en 1884.[2] Tiu kolombo havas brunecan senmarkan dorson kun malhelbrunaj flugiloj pli ruĝece ŝultre; la kolo kaj subaj partoj estas brunecgrizaj, pli hele en subaj partoj. La okulringo estas ruĝecbruna kaj la beko estas nigreca. Tiu kolombo havas grizec-brunecan voston kiu inkludas blankajn pintojn.[3]

Spite malpliiĝantan populaciotendencon, ĝi ne estas konsiderata vundebla specio.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Pallid Dove - eBird (angle). Alirita 2020-09-08.
  2. . Colombe pâle - Leptotila pallida - Pallid Dove (angle). Alirita 2020-09-08.
  3. . Pallid Dove (Leptotila pallida) (en-US). Alirita 2020-09-08.