Palaco Wellisch

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Palaco Wellisch [veliŝ] estis iama palaco-loĝdomego, nuntempa justicministrejo en Budapeŝto, en distrikto Belváros-Lipótváros laŭ Placo Kossuth Lajos.

Palaco Wellisch

Historio[redakti | redakti fonton]

Origine estis tie 2 kontaktiĝintaj domegoj. La unua estis sidejo pri minado, la alia estis loĝdomego, kiu estis konstruita en 1911 laŭ plano de Alfréd Wellisch. La palaco estis riĉe ornamita, la pentritajn vitrojn faris Miksa Róth. Post la konstruo ankaŭ Wellisch loĝis en la palaco. En fino de la 2-a mondmilito ĉefe la supra kupola parto ruiniĝis, poste tiun nivelon oni malkonstruis kaj konstruis pli novan etaĝon. En 1945 ŝtatiĝo okazis, poste la palaco funkciis kiel ministerio. La palaco tiel pligrandiĝis, ke lima muro de la menciita najbara domego estis malkonstruita, ambaŭ domegoj estis unuigitaj. En la sekvaj jardekoj pluraj ministerioj aŭ similaj instancoj funkciis en la palaco. En 2013 la konstruaĵo rericevis sian originan vizaĝon kun la kupola parto, kies alto preskaŭ atingas alton de la najbara Parlamentejo (Budapeŝto).

Konstruaĵo[redakti | redakti fonton]

La palaco situas inter 3 trotuaroj, la kvara latero aliĝas al aliaj domegoj. La fasado rigardas al flanko de la Parlamentejo. Skulptaĵoj, reliefoj ornamas la palacon. Interne origine estis luksaj loĝejoj kun 7-8 ĉambroj, el parto de la ĉambroj estas panorama rigardo al la Danubo kaj Buda.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.