Papiruso de Derveni

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Bildo de la papiruso

La papiruso de Derveni estas praa greka papirusa rulaĵo, entenante religifiliozofian, orfeisman tekston. Ĝi estis trovita en 1962 en Derveni, proksime al nord-grekia Tesalonoki. Ĝi estas datebla je ĉ. 340 a.K. aŭ je pli frua.

La papirusa rulaĵo estis ambaŭfine ligita al lignocilindro, tiel helpante ties legadon.

La teksto estas filozofia traktado pri perdita poemo, kiu rakontis pri naskiĝoj de la Dioj kaj aventuroj de Orfeo, kiu subeniris en Hadeson por viziti mortintan amatinon.

Oni deĉifris parton de la papiruso en 2006, per la plej modernaj teknologioj, evoluigitaj fare de NASA.