Glenn W. Most

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Glenn W. Most
Persona informo
Naskonomo Glenn Warren Most
Naskiĝo 12-an de junio 1952 (1952-06-12) (71-jaraĝa)
en Miamo
Lingvoj anglagermanaitala
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de TubingenoKolegio Corpus ChristiUniversitato HarvardUniversitato Yale
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto
vdr

Glenn Warren MOST (naskiĝinta la 12-an de junio 1952 en Miamo) estas usona filologo klasika.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la studo de klasikaĵoj kaj kompara literaturscienco ĉe Universitato Harvard kaj ĉe Kolegio Corpus Christi (Oksfordo) li instruis ĉe altlernejoj en Yale, Princeton, Michigan, Siena, Innsbruck (1987/88), Heidelberg kaj Parizo. Ekde 1996 li estis profesoro ĉe Committee on Social Thought (Universitato de Ĉikago) kaj ekde 2001 pluse profesoro pri helena filologio ĉe Scuola Normale Superiore di Pisa.

En Ĉikago li prelegis pri klasikaj tekstoj (ĉefe pri helena poezio) sed ankaŭ pri pli novaj verkistoj kiel Dante, Shakespeare, William Wordsworth, Nietzsche, Marcel Proust kaj Walter Benjamin. Gravegis por Glenn ĉiam ankaŭ prezento de taugaj metodoj alproksimigi al la homoj klasikajn kaj malklasikajn literaturojn per komparado.

Li eldonis librojn pri klasikaĵoj, pri la historio kaj la metodoj de instruado de aĵoj de Antikva Grekio kaj Romio, pri literaturteorio, pri arta historio ankaŭ. Nenombreblaj estas liaj artikoloj aperintaj prie en fakgazetoj, ankaŭ koncerne modernajn filozofion kaj literaturon sen paroli pri diversaj tradukitaĵoj. Planatas nuntempe novaj tradukoj de helenaj tragedioj, nova eldono de antaŭsokrataj filozofoj, dulingva eldono de antikvaj kaj mezepokaj komentoj (scholia) kaj esploro nova de la hezioda Teogonio.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Leibniz, Specimen Dynamicum, ed. with H.G. Dosch and E. Rudolph (1982)
  • The Poetics of Murder: Detective Fiction and Literary Theory, ed. with W.W. Stowe (1983)
  • The Measures of Praise: Structure and Function in Pindar's Second Pythian and Seventh Nemean Odes (1985)
  • F.A. Wolf: Prolegomena to Homer 1795, ed. with A.T. Grafton and J.E.G. Zetzel (1985)
  • Théophraste, Métaphysique, ed. with A. Laks (1993)
  • (ed.) Collecting Fragments - Fragmente sammeln, Aporemata I (1997)
  • Studies on the Derveni Papyrus, ed. with A. Laks (1997)
  • Editing Texts - Texte edieren (1998)
  • Raffael, Die Schule von Athen. Uber das Lesen der Bilder (1999)
  • Commentaries - Kommentare (1999)
  • Historicization - Historisierung (2001)
  • Disciplining Classics - Altertumswissenschaft als Beruf (2002)
  • Ancient Anger. Perspectives from Homer to Galen, ed. With S.M. Braund (2003)
  • S. Timpanaro, The Genesis of Lachmann's Method, ed. and trans. G.W.M. (2005)
  • Doubting Thomas (2005)
  • Hesiod, Loeb Classical Library, 2 volumes (2006)
  • Révolutions homériques, ed. with L. Norman and S. Rabau (2009)
  • The Classical Tradition, ed. with A.T. Grafton and S. Settis (2010)
  • Les Filles de Melpomène: Quelques Héroines tragiques d’Euripide et leurs descendants (2011)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]