Parabolo de la malfidelaj vinberkultivistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La malfidelaj vinberkultivisoj, de Bowyer Bible, 19-a jarcento.

Parabolo de la malfidelaj vinberkultivistoj estas unu el la paraboloj de Jesuo kiu estas en la Evangelio laŭ Mateo (21,33-44),en la Evangelio laŭ Marko (12,1-11), en la Evangelio laŭ Luko (20,9-18) kaj en la apokrifo Evangelio laŭ Tomaso (n. 65).

La Evangelio laŭ Tomaso, kiel kutime ne liveras la rakontan kuntekston. La Sinoptikaj evangelioj, male, diras ke tiu parabolo estis unu el la instruoj diritaj de Jesuo al la popolo kolektita en la templo dum la semajno kiu antaŭis la daton de lia morto.

Parabolo de la malfidelaj vinberkultivistoj[redakti | redakti fonton]

La tekstoj kvar versioj de la parabolo estas tiuj de la Biblio esperantigita de la Brita Komitato kaj eldonita de IKUE-KELI ([1]), kaj de la esperantigita “Evangelio laŭ Tomaso” gastigita ĉe [2]

Marko 12,1-11: “1 Kaj li komencis paroli al ili per paraboloj. Vinberĝardenon plantis unu viro, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. 2 Kaj li sendis sklavon en la ĝusta tempo al la kultivistoj, por ricevi de la kultivistoj el la fruktoj de la vinberejo. 3 Kaj ili kaptis lin kaj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. 4 Kaj poste li sendis al ili duan sklavon; kaj ili lin kapvundis kaj malhonoris. 5 Kaj li sendis alian, kaj ili mortigis lin; kaj multajn aliajn; skurĝante unujn, kaj mortigante aliajn. 6 Li havis ankoraŭ unu amatan filon: li sendis lin ankaŭ la lastan al ili, dirante: Ili respektos mian filon. 7 Sed tiuj kultivistoj diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni mortigu lin, kaj la heredaĵo estos nia. 8 Kaj ili kaptis kaj mortigis lin, kaj elĵetis lin ekster la vinberejon. 9 Kion do faros la sinjoro de la vinberejo? li venos kaj pereigos la kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. 10 Ĉu vi ne legis tiun skribon:
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj,
Fariĝis ŝtono bazangula;
11 De la Eternulo ĉi tio fariĝis,
Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj?

(La citaĵo en la Malnova Testamento ĉerpas el la psalmo 118,22-23.

Mateo 21,33-44: “33 Aŭskultu alian parabolon: Estis viro dommastro, kiu plantis vinberĝardenon, kaj ĉirkaŭmetis plektobarilon, kaj fosis en ĝi vinpremejon, kaj konstruis turon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis. 34 Kaj kiam alproksimiĝis la sezono de fruktoj, li sendis siajn sklavojn al la kultivistoj, por ricevi siajn fruktojn. 35 Kaj la kultivistoj, kaptinte liajn sklavojn, skurĝis unu, kaj mortigis alian, kaj ŝtonbatis alian. 36 Li sendis ankoraŭ aliajn sklavojn, pli multajn ol la unuaj; kaj ili faris al ili tiel same. 37 Sed poste li sendis al ili sian filon, dirante: Ili respektos mian filon. 38 Sed la kultivistoj, vidante la filon, diris inter si: Ĉi tiu estas la heredonto; venu, ni lin mortigu, kaj prenu lian heredaĵon. 39 Kaj ili kaptis lin, elĵetis lin el la vinberejo, kaj mortigis lin. 40 Kiam do venos la sinjoro de la vinberejo, kion li faros al tiuj kultivistoj? 41 Ili diris al li: Tiujn malbonulojn li mizere pereigos, kaj li luigos la vinberejon al aliaj kultivistoj, kiuj donos al li la fruktojn en iliaj sezonoj. 42 Jesuo diris al ili: Ĉu vi neniam legis en la Skriboj: :
Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, :
Fariĝis ŝtono bazangula: :
De la Eternulo ĉi tio fariĝis, :
Kaj ĝi estas miraklo en niaj okuloj? :
43 Tial mi diras al vi: La regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn. 44 Kaj kiu falas sur tiun ŝtonon, tiu rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, ĝi tiun polvigos.”

Luko 20,9-18: “Kaj li komencis paroli al la popolo la jenan parabolon: Unu viro plantis vinberĝardenon, kaj luigis ĝin al kultivistoj, kaj forvojaĝis por longa tempo. 10 Kaj en la ĝusta tempo li sendis sklavon al la kultivistoj, por ke ili donu al li el la frukto de la vinberejo; sed la kultivistoj skurĝis lin, kaj forsendis lin senhava. 11 Kaj li sendis ankoraŭ alian sklavon, kaj lin ankaŭ ili skurĝis kaj malhonoris, kaj forsendis lin senhava. 12 Kaj li sendis ankoraŭ trian, kaj lin ankaŭ ili vundis kaj elĵetis. 13 Kaj la sinjoro de la vinberejo diris: Kion mi faru? Mi sendos mian amatan filon; eble lin ili respektos. 14 Sed kiam la kultivistoj lin vidis, ili diskutis unu kun alia, dirante: Ĉi tiu estas la heredonto; ni lin mortigu, por ke la heredaĵo fariĝu nia. 15 Kaj ili elĵetis lin el la vinberejo kaj lin mortigis. Kion do faros al ili la sinjoro de la vinberejo? 16 Li venos kaj pereigos ĉi tiujn kultivistojn, kaj donos la vinberejon al aliaj. Kaj aŭdinte tion, ili diris: Ne tiel estu. 17 Sed li, rigardante ilin, diris: Kio do estas la jena skribitaĵo: Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula? 18 Ĉiu, kiu falas sur tiun ŝtonon, rompiĝos; sed sur kiun ĝi falos, tiun ĝi polvigos.”

Evangelio laŭ Tomaso, 65: “Li diris: “Posedanto posedis vitejon kaj ĝin luis al kamparanoj por ke ili ĝin kultivu kaj cedu rikoltaĵon. Li sendis sian serviston al la kamparanoj por devigi ilin verŝi la rikolton laŭakorde. Tuj ili Lin kaptis, lin batis, kaj preskaŭ lin mortigis. Sekve la servisto revenis al sia mastro, kiu inter¬pretis: “eble li ne bone ilin konis’. Li sendis alian serviston kaj la kamparanoj batis eĉ tiun ĉi. Fine la mastro sendis sian filon dirante: ‘Eble por mia filo ili montros respekton’. Kiam la kamparanoj sciis ke tiu ĉi estas la heredanto de la vitejkampo lin kaptis kaj mortigis. Kiu havas orelojn por aŭdi, tiu komprenu?”[1]

Interpretoj[redakti | redakti fonton]

Benedikto la 16-a, la dimanĉon 2-an de oktobro 2011 dum Anĝeluso tiel komentis: la vitejo, nome la popolo de Dio, devas engaĝiĝi por la bono; kaj la dikrenatoj devas restadi fidelaj al Kristo por produkti fruktojn atendatajn de Dio. [3]</ref>.

Sed tradicie la Patroj de la Eklezio [2] legis tiel la parabolon: la vitejo reprezentas la revelacion donitan de la amo de Dio, la vinberkultivistoj aludas al la izraela popolo, la servistoj mortigitaj memorigas la profetojn neobeitajn kaj suferigitajn, la filo mortigenda estas Jesuo mem, la vitejo transdonita al aliaj pensigas al nova spirita ordo, la obstino de Dio kiu insistas sendi servistojn pentras la dian mizerikordon.
La evangelia parabolo profitas de la sama temo uzita de Jesaja 5 por elmontri la malfidelecon de Izraelo kaj intencon de Dio ĝin forlasi al sia desertiĝo.
En la parabolo, Jesuo estas aparte severa kaj certe malkaŝa pri la intencoj de la regantaro de la tiama Izraelo. Ĉu la parabolo estas konstruita nur por elmontri ke li, Jesuo, konsciis pri la baldaŭa mortigo? Ĉu la vitejo transdonota al nova ordo devis pensigis al la nova religio, nome al kristanismo? Ĉu temas pri nova spirita regado koncernanta la tutan mondon? Ĉu la parbolo celas evidentigi la obstinon de Dio kiu sendas, sendas, sendas...?

Sinedrio, la supera tribunalo de la Antikva Izraelo sidanta en la Templo de Jerusalemo.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. En la sinoptikoj la parabolo konkludiĝas per la venĝo de la mastro (Dio). Ke la mastro punige reagas dedukteblas el la antaŭa paragrafo. Tamen, realvenas demando: kia la fina sorto de la rifu¬z¬an¬toj de la gnoza ilumino?
  2. Ireneo de Liono, ekzemple, en Adversus haereses.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • ANGELICO POPPI, Sinossi dei quattro Vangeli. Introduzione e commento, EMP, Padova 1990, ISBN 8870269698, pp. 144, 241, 375-376

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]