Parmezano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Parmezano
Parmigiano reggiano
Deveno Provincioj de Parma kaj Reggio nell'Emilia, Emilio, Italio
Graso 45 %
Formo Rado
Pezo 33-40 k g
Tipo malmolega fromaĝo
Origino bovinlakto
Produkta certifikado protektita devenonomado
USDA NDB numero 01032
vdr

Parma fromaĝo (aŭ parmezano el la itala Parmigiano Reggiano kiu signifas parma [fromaĝo] el reĝiaj [bovinoj] ) estas malmola fromaĝo el lakto de bovinoj el reĝia raso (itale Reggiana[1] = el Reggio nell'Emilia), ĉefe uzata kiel raspita fromaĝo.

Parmigiano reggiano estas ekde la 30-a de oktobro 1955 en Germanio kaj ekde la 12-a de junio 1996 en la tuta Eŭropa Unio protektita nomo de malmolega fromaĝo, kiu enhavas almenaŭ 32 % da graso.

La fromaĝo estas speciala ĉar ĝi estas longtempe konservebla. Parma fromaĝo ankaŭ estas vendata uzprete raspita, sed ofte tio ne estas vera aprobita Parma fromaĝo. La fromaĝo ekzemple estas uzata por grateni manĝaĵojn aŭ por ŝuti super pastoj. Sed la gusto pli bone estas laŭvalore rimarkita en tre maldikaj tranĉaĵoj sur salatoj, kun nur olivoleo kaj balzamvinagro el Modena.

Notoj kaj referencoj

  1. it:Razza reggiana

Eksteraj ligiloj