Paterson (Nov-Ĵerzejo)
Paterson estas grandurbo en Usono, en subŝtato Nov-Ĵerzejo, en Kantono Passaic. La urbego estas loko de diocezo kaj administra centro de la kantono. Paterson estas konata kiel la "Silko-urbo" por ĝia domina rolo en silkoproduktado dum la 19-a jarcento.
Bazaj informoj
- Koordinatoj: 40° 55′ N 74° 10′ U / 40.917 °N, 74.167 °U (mapo)Koordinatoj: 40° 55′ N 74° 10′ U / 40.917 °N, 74.167 °U (mapo)
- Areo: 23 km²
- Loĝantaro: 146.199 (en 2010)
- Supermara alteco: 34 m
- Horzono: UTC-5h (en somero UTC-4h)
- Poŝtkodoj: 07501-07505, 07508-07514, 07522, 07524, 07533, 07538, 07543, 07544
- Telefonkodoj: 862, 973
Geografio
Paterson situas sur ebenaĵo en nordorienta parto de Usono, en nordorienta parto de Nov-Ĵerzejo.
Historio
Societo fondis Paterson-on por profiti la energion de la akvofalo fondiĝis en 1791, tial Paterson iĝis lulilo de la industria revolucio en Ameriko. La loknomo estis nomita pri politikisto William Paterson. Paterson urbiĝis en 1851. Tiutempe multe da muelejoj funkciis en la urbo, kiu helpis produkti la teksaĵojn kaj aliajn varojn, sed la silkoj dominis. En 1835 Samuel Colt komencis produkti pafilojn en Paterson. Poste la urbo estis loko de la fruaj eksperimentoj pri submarŝipoj. Striko okazis en 1913. Dum la 2-a mondmilito Paterson ludis gravan rolon en la flugmotorindustrio. En 1991 granda incendio, en 2011 granda ŝtormo okazis. Nun la urbego estas hejmo de Rogers Locomotive and Machine Works.
Trafiko
El Paterson kuras aŭtoŝoseoj al Novjorkio, Pensilvanio kaj al sudo. La fervojo inter nordo-sudo trafas la urbegon, dume ĝi havas kvin haltojn en Paterson.
Vidindaĵoj
- muzeo
- urbodomo
- biblioteko
- katedralo de Johano Baptisto
- preĝejo de Sankta Mikaelo
- akvofalo
Ĝemelurboj
- Ŝablono:Flagikono Eskişehir, Turkio de 2002
- Ŝablono:Flagikono Lyon, Francio de 2011
- Ŝablono:Flagikono Lowell (Masaĉuseco), Usono de 2011
Fontoj
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Al tiu ĉi artikolo la informoj venis helpe de WikiTrans el anglalingva Vikipedio