Paul Watzlawick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Watzlawick
Persona informo
Naskiĝo 25-an de julio 1921 (1921-07-25)
en Villach
Morto 31-an de marto 2007 (2007-03-31) (85-jaraĝa)
en Palo Alto
Lingvoj anglagermanaitala
Ŝtataneco AŭstrioUsono
Alma mater Universitato Ca’ Foscari de Venecio
Okupo
Okupo filozofopsikologo • psikoterapiisto • sociologo • universitata instruisto • verkisto de nefikcio • komunikada sciencisto
vdr

Paul WATZLAWICK (25a de Julio, 1921 – 31a de Marto, 2007) estis aŭstri-usona psikologo pri familia terapio kaj komunikado kaj filozofo. Teoriulo pri komunikado kaj radikala konstruktivismo, li komentis en la fakoj de familia terapio kaj ĝenerala psikoterapio. Watzlawick kredis, ke la homoj kreas sian propran suferon en la ago mem klopodi fiksi siajn emociajn problemojn. Li estis unu el la plej influaj figuroj de la Mental Research Institute kaj loĝis kaj laboris en Palo Alto, Kalifornio.

Ekde 1967 li instruis psikiatrion en la Universitato Stanford. En la Mental Research Institute Watzlawick sekvis la verkaron de Gregory Bateson kaj de la esplorteamo (Don D. Jackson, John Weakland, Jay Haley) responsa pri la enkonduko de tio kio iĝis konata kiel la teorio de skizofrenio nomita de "duobla ligo".

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Watzlawick verkis 22 librojn kiuj estis tradukitaj en 80 lingvojn por akademiaj kaj ĝenerala publiko kaj pli ol 150 sciencajn artikolojn kaj libroĉapitrojn. Libroj kiujn li verkis uax por kiuj li kunlaboris estas jenaj:

  • An Anthology of Human Communication, 1964
  • Watzlawick, P., Beavin-Bavelas, J., Jackson, D. 1967. Some Tentative Axioms of Communication. In Pragmatics of Human Communication - A Study of Interactional Patterns, Pathologies and Paradoxes. W. W. Norton, New York, 1967, OCLC 168614
  • Change: Principles of Problem Formation and Problem Resolution (kun John Weakland kaj Richard Fisch), 1974, OCLC 730810, retejo de W W Norton
  • How Real Is Real?, 1976, OCLC 1818442
  • The Language of Change, 1977, OCLC 3609867, retejo de W W Norton
  • Gebrauchsanweisung für Amerika, 1978
  • The Situation Is Hopeless, But Not Serious: The Pursuit of Unhappiness, 1983, OCLC 9464987, retejo de W W Norton
  • The Invented Reality: How Do We Know What We Believe We Know? (Contributions to Constructivism), 1984, OCLC 9412760
  • Ultra-Solutions, or, How to Fail Most Successfully, 1988, OCLC 16682320
  • The Interactional View: studies at the Mental Research Institute, Palo Alto, 1965–1974, 1977
  • Munchausen's Pigtail and other Essays, 1990