Pauline Duchambge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pauline Duchambge
Duchambge ludanta la gitaron, en portreto de Robert Lefèvre
Duchambge ludanta la gitaron, en portreto de Robert Lefèvre
Persona informo
Naskonomo Pauline De Montet
Naskiĝo 7-an de oktobro 1776 (1776-10-07)
en Strasburgo
Morto 23-an de aprilo 1858 (1858-04-23) (81-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Subskribo Pauline Duchambge
Okupo
Okupo komponistopianisto
vdr

Pauline DUCHAMBGE naskiĝis de MONTET (1778 – la 23-an de aprilo 1858) estis franca pianisto, kantisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Laŭ diversaj fontoj ŝi naskiĝis sur la insulo Martiniko, filino de nobela familio posedanta grandan riĉaĵon. Por provizi Pauline per zorgema edukado, la gepatroj translokiĝis al Parizo. Tie, krom aliaj fakoj, ŝi studis pianon ĉe la komponisto kaj verkisto Jean-Baptiste Desormery.

Je dek-ok jaraĝa ŝi geedziĝis kun la barono Auguste Duchambge, de kiu ŝi divorcis post kelkaj jaroj. Tiu disiĝo, la perdo de ŝiaj gepatroj kaj de la familia riĉaĵo kondukis Pauline al malbona ekonomia situacio. De tiam ŝi plene kaj serioze dediĉis sin al sia muzika edukado.

Ŝi studis harmonion kaj komponadon kun Daniel Auber kaj Luigi Cherubini, same kiel pianon kaj komponadon ĉe Jan Ladislav Dussek; gitaron ŝi studis sub la gvido de Ferdinando Carulli.

Pauline estis la verkintino de multaj romantikaj romancoj, ĝenro meze inter lirika kaj populara kanto, kiu ĝuis grandan sukceson en la unuaj jaroj de la Restarigo.

En sia salono ŝi ofte okazigis artajn kaj muzikajn renkontiĝojn. Ŝia delikata temperamento kaj kulturo altiris ne nur ŝiajn instruistojn kaj bonajn geamikojn, sed distingitajn personecojn el ĉiuj branĉoj.

Ŝi estis admirita de multaj poetoj de sia tempo, kies poemojn ŝi muzikigis, inkluzive de la ĉefaj romantikaj verkintoj kiel Chateaubriand, Victor Hugo, Casimir Delavigne, Alphonse de Lamartine, Alfred de Vigny kaj Eugène Scribe. Ŝi ankaŭ muzikigis tekstojn de virinoj kiel Mme. Amable Tastu, Mme. Emile de Girardin, kaj de sia ĉiama amikino Marceline Desbordes-Valmore, kun kiu Pauline verkis ampleksan serion de sukcesaj kanzonoj, frukto de la kunlaboro de ambaŭ virinoj.

Por muzikigi tekstojn Pauline Duchambge ofte elektis pastoralajn poemojn, kiuj esprimis sentojn de amo karakterizaj de la frua 19-a jarcento. Laŭ Fétis, ŝiaj lirikaj melodioj estas rekonataj por la "dolĉa sentemo kaj eleganteco de la formo". Ŝi estis sentema al la vortoj kaj emocioj kiujn ili spegulis ene de la verso; ŝi muzike esprimis la ŝanĝiĝantan animstaton per la uzo de minoraj kaj maĵoraj modaloj en la sama peco.

Dek unu el la individuaj kantoj kaj kantalbumoj de Pauline estis publikigitaj inter 1827 kaj 1841 fare de kelkaj el la ĉefaj parizaj eldonistoj. Ŝiaj verkoj atingis ankaŭ la germanan publikon pere de berlina eldonejo. Krom la muzikigo de poemoj, Duchambge verkis kelkajn pecojn por piano, kaj ŝi estis unu el la unuaj kiu verkis originalan muzikon por gitaro. Kelkaj el ŝiaj verkoj estis publikigitaj eĉ en la 20-a jarcento (1931 kaj 1988).

La pentristo Robert Lefebvre (1756 - 1830), kiu interalie senmortigis la figurojn de Napoleono kaj Pio la 7-a, pentris ŝian realdimensian portreton.

Ŝi estis ĉe la pinto de sia kariero, antaŭ ol la romantika romanco kiel ĝenro malmodiĝis, anoncante sian dekadencon.

Pauline Duchambge mortis en Parizo ruinigita kaj forgesita; ŝi havis malfacilan vivon, luktante kun malriĉeco, malbona sano, kaj la seniluziiĝoj de amo; ŝia muziko esprimas tiajn emociojn. Ŝi komentis, “Amo, ĝi estas vivo! sed vivo plena de problemoj, iluzioj, trompo, pento, senkuraĝigo...”.

Post ŝia morto Daniel Auber, kiu estis ŝia kunulo, deponis pli ol tricent el ŝiaj amverkoj en la biblioteko de la Pariza Konservatorio.

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 120 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo.


Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj verkaĵoj inkluzivas:

  • L'Ange gardien
  • Le Matelot
  • La Brigantine, ou le Départ
  • Adieu donc mon salajroj! Ou le Suisse au Régiment
  • La Jalouse

Kelkaj de ŝiaj laboroj estis registrita kaj eldonita sur KD, inkluzivanta:

  • Kantoj de la Klasika Aĝo, aŭdia KD, Etikedo: Cedille

Referencoj[redakti | redakti fonton]