Pelle Molin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pelle Molin
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1864 (1864-07-08)
en Multrå parish
Morto 26-an de aprilo 1896 (1896-04-26) (31-jaraĝa)
en Bodø
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Profesio
Alia nomo Móokal • Moökal vd
Okupo verkisto • pentristo • ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Busto de Pelle Molin en Näsåker

Pelle MOLIN (naskita la 8-an de julio 1864 en Tjäll, Svedio; mortinta la 26-an de aprilo 1896 en Bodø, Norvegio) estis sveda verkisto kaj pentristo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Pelle Molin estis la dua el kvin gefiloj de Abraham Molin, kiu laboris en la ligna industrio, kaj Anna Helena Lidblom. La patrino mortis jam en 1876. De tiam la patro donis fortan religian akcenton al la edukado de Pelle. La patro volis, ke li fariĝu pastro aŭ provinca oficisto; tamen Pelle havis alian planon. Jam en la jaroj 1877 ĝis 1880, dum li lernis en gimnazio en Härnösand, li komencis verki. La unua publikigita verko estis la poemo Qvällen, kiun presis en 1879 la gazeto Härnösands-Posten. Ĝi temas pri lia profunda malĝojo pri la patrina morto.

De 1884 ĝis 1886 Pelle Molin estis kunlaboranto de Härnösands-Posten. De 1887 ĝis 1980 li studis en la Stokholma akademio de la artoj. Tiam lin enuis la studado, kaj li volis ekkoni la mondon. Tamen lia patro ne pretis financi tion. Dum la somero de 1890 Pelle Molin vizitis la pentriston Johan Tirén en lia ateliero en Stokholmo. Tirén malfermis la okulojn de Molin por la "virga tero" de Norrland. Sian monon perlaboris Pelle Molin per raportado por diversaj ĵurnaloj.

Pelle Molin planis pentri bildon por internacia ekspozicio en 1897 en Stokholmo. Pro tio li en 1895 vojaĝis al la norvega provinco Nordland. Pro malbona vetero li, malbone ekipita, devis pasigi kelkajn tagojn en la montaro. Rezultis malsano, kiu kondukis al lia morto.

Verko[redakti | redakti fonton]

De 1890 ĝis 1894 Pelle Molin vivis kiel verkisto kaj pentristo en Näsåker. Lia plej konata verkaĵo estas la novelaro Ådalens poesi, publikigita nur en 1897. Pelle Molin enkondukis la sovaĝan naturon de Norrland en la svedan literaturon kaj tiel eĉ fondis novan literaturon ĝenron. En siaj verkoj li priskribis la strangan loĝantaron, la grandiozan naturon kaj la sociajn problemojn. Lia rakonto En ringdans, medan mor väntar kaptas la leganton per detala priskribo de la simpla kaj malmola vivo, kvazaŭ krio el la mallumo.

Rivero Nämforsen

Pentrado[redakti | redakti fonton]

Pelle Molin estis inspirita de svedaj pentristoj revenintaj el Francio. Lernintaj impresionisman stilon, ili evoluigis ĝin al naci-romantikisma stilo. Molin ŝatis tiun novan stilon kaj praktikis ĝin en Ådalen. Ofte li pentris la riverojn de la regiono, precipe tiun partojn, kie la akvo fluis tre rapide. Ili respegulas la personecon de Molin, kiu estis same ŝanĝiĝema, nevenkebla kaj drama.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]