Peloponezo (administra regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peloponezo
greke: Περιφέρεια Πελοποννήσου Perifereia Peloponnisú
administra unuo
Masivo Kyllini kaj lago Stimfalio en antaŭo
Oficiala nomo: Πελοπόννησος
Ŝtato Grekio Grekio
Duoninsulo Balkano
Prefektujoj
Historiaj regionoj
Parto de Peloponezo
Montaro Tajgeto
Ĉefurbo Tripolo
 - mezo Tripolο
 - koordinatoj 37° 31′ 00″ N 22° 23′ 00″ O / 37.51667 °N, 22.38333 °O / 37.51667; 22.38333 (mapo)
Areo 15 490,0 km² (1 549 000 ha)
Loĝantaro 650 310 (2005)
Denseco 41,98 loĝ./km²
Horzono OET (UTC+2)
 - somera tempo OET (UTC+3)
Kodo GR-J
NUTS GR25
Situo de Tripolo enkadre de Grekio
Situo de Tripolo enkadre de Grekio
Situo de Tripolo enkadre de Grekio
Mapo de regiono Peloponezo
Mapo de regiono Peloponezo
Mapo de regiono Peloponezo
Vikimedia Komunejo: Peloponnese periphery
Retpaĝo: ppel.gov.gr
la templo de Apolono en Korinto
la apostola preĝejo de Kalamata

Peloponezo (greke Πελοπόννησος - Pelopónnisos) estas la nomo de unu el la 13 administraj regionoj (greke περιφέρεια - periféria) de Grekio. La administra regiono ne ampleksas la tutan teritorion de la geografia preskaŭinsulo Peloponezo, sed nur iom pli ol du trionojn ekskluzive de la nordo kaj okcidento, kiuj apartenas al la regiono Okcidenta Grekio. La teritorio do inkluzivas la historiajn regionojn Mesenio, Arkadio, Lakonio, Argolando kaj la ĉirkaŭaĵon de la urbo Korinto, kiu inkluzivas la Istmon de Korinto kaj malgrandan teritorion norde de la istmo sur la kontinenta parto de Grekio.

La administra regiono Peloponezo dividiĝas en kvin provincojn ("prefektujoj", greke plurale νομοί - nomí, singulare νομός - nomós):

  • Argolando (Αργολίδα/Argolída), administra centro Nafplion (Ναύπλιο/Náfplio)
  • Arkadio (Αρκαδία/Arkadía), administra centro Tripoli (Τρίπολη/Trípoli)
  • Korintio (Κορινθία/Korinthía), administra centro Korinto (Κόρινθος/Kórinthos)
  • Lakonio (Λακωνία/Lakonía), administra centro Sparto (Σπάρτη/Spárti)
  • Mesenio (Μεσσηνία/Messenía), administra centro Kalamata (Καλαμάτα/Kalamáta)