Peter Becker (matematikisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petrus Becker (1672-1753)
Persona informo
Naskiĝo 3-a de novembro 1672
en Rostock
Morto 25-a de novembro 1753
en Rostock
Religio luteranismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Rostock
Familio
Gefratoj Heinrich Becker vd
Profesio
Okupo matematikisto • universitata instruisto vd
Aktiva en Rostock vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peter Becker (1732-1787) (Rostock, 3-a de novembro 1732 - Rostock, 25-a de novembro 1787) estis germana klerulo, teologo, pedagogo, matematikisto, rektoro kaj universitata profesoro.

Peter Becker estis la filo de Hermann Becker (1632-1681), profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Rostock kaj pastro de la Preĝejo de Sankta Jakobo, en Rostock, kaj lia edzino Agnes, naskita Hassertz. Li studis teologion ĉe la Universitato de Rostock inter 1690 ĝis 1692 kaj tiam laboris kiel privata tutoro ĝis 1694. En 1696 li doktoriĝis. El 1697 ĝis la fino de sia vivo li estis plena profesoro pri matematiko ĉe la Universitato de Rostock, en tiu ĉi posteno li estis la rekta sukcedinto de sia patro. En la jaroj 1715 kaj 1723 li estis rektoro de la universitato.

Ekde 1701 li ankaŭ funkciis kiel rektoro de la Granda Urba Lernejo en Rostock, ĝis li transprenis la postenon kiel arkipreposto en 1714 kaj en 1721 li iĝis pastro de la Preĝejo de Sankta Jakobo. De 1733 ĝis 1735 li estis "director ministerii", direktoro de la ministra asocio[1].

En 1700 Becker edziĝis kun Margarethe Cecilie Tielcke, filino de la urbestro de Rostock, Johann Joachim Tielcke (1648-1724). En 2015, la amatora astronomino Elvira Pfitzner omaĝis lin per nomado de asteroido. La malgranda ĉiela korpo situas en la asteroida zono inter la planedoj Marso kaj Jupitero.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ministra asocio estas grupo de religiaj aktivuloj kiu periode kolektiĝas por priktrakti lokajn problemojn.