Peter Duesberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Duesberg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de decembro 1936 (1936-12-02) (87-jaraĝa)
en Münster
Lingvoj germana
Loĝloko Oakland
Ŝtataneco UsonoGermanio
Alma mater Universitato de BazeloMunkena universitatoUniversitato de FrankfurtoUniversitato de Würzburg
Okupo
Okupo virusologo • kemiisto • universitata instruisto
vdr

Peter H. DUESBERG (2a de decembro 1936) estas konata virusologo kaj, kun Kary Mullis unu de la plej konataj reprezentantoj de la movado konata kiel neadismo de aidoso.[1]

Aidoso-retaksado[redakti | redakti fonton]

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Aidoso-retaksado.

Malgraŭ certigitaj sciencaj scioj malgranda nombro de sciencistoj neas aŭ la ekziston de HIV aŭ la rilaton inter HIV kaj aidoso. Inter ili estas ĉefe la retrovirologo Peter Duesberg[2] kaj la kemiisto Kary Mullis. Iliaj tezoj influis la iaman sudafrikan prezidanton Thabo Mbeki, kiu nomumis Duesberg en 2001 membro de la sudafrika komisio pri aidoso. La disvastiĝkvoto de HIV/aidoso atingas en Sudafriko pli ol 20 %, ĉirkaŭ 370 000 homoj mortis en 2003 en Sudafriko pro aidoso. Mbeki mem rifuzas ian rilaton inter HIV kaj aidoso.[3]

Kary Mullis famiĝis pro la malkovro de PĈR, per kiu eblas interalie evidentigi HI-virojn en la korpo de malsanuloj. Sed de kiam li nomis sin viktimo de homkaptado fare de eksterteruloj kaj konatigis sian emon al astrologio, la plej multaj sciencistoj ne plu konsideras lin fidinda.[4]

Tiaj opinioj estas kritikitaj kiel danĝeraj teorioj de la plej multaj medicinistoj. Pro la neado de la rilato inter HIV kaj aidoso en Sudafriko malrapidis la enkonduko de kontraŭ-aidosa terapio ĝis 2004. Oni taksas ke pro tia politiko mortis nenecese almenaŭ 350 000 homoj inter 2000 kaj 2005 kaj infektiĝis samtempe ĉirkaŭ 35.000 beboj per HIV. [5][6][7][8][9][10][11][12]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. «Peter H. Duesberg». www.nasonline.org. Konsultita la 24an de oktobro 2021.
  2. Jon Cohen: The Duesberg Phenomenon. Science, 266:5191, 1994, S. 1642-1644, PMID 7992043
  3. FAZ: Der Aidskritiker von Toronto, 19-an de aŭgusto 2006.
  4. Nathan Geffen et al.: Errors in Celia Farber’s March 2006 article in Harper’s Magazine Arkivigite je 2009-06-16 per la retarkivo Wayback Machine, la 25-an de marto 2006, p. 28.
  5. [1][rompita ligilo]
  6. [2]
  7. Mortal Combat: AIDS Denialism and the Struggle for Antiretrovirals in South Africa
  8. Alexander von Paleske: Das Ende einer tödlichen HIV-Behandlungs-Irrfahrt Arkivigite je 2009-01-16 per la retarkivo Wayback Machine, 10-an de novembro 2006
  9. Watson J.: Scientists, activists sue South Africa's AIDS ‚denialists‘. In: Nature Medicine 12(1): 6-an de januaro 2006, PMID 16397537
  10. Discredited doctor's 'cure' for Aids ignites life-and-death struggle in South Africa, by Sarah Boseley. The Guardian 14-an de majo 2005. Vidite la 27-an de novembro 2007.
  11. (2000) “The Durban Declaration”, Nature 406 (6791), p. 15–6.  — full text available here.
  12. Smith TC, Novella SP (2007). “HIV Denial in the Internet Era”, PLoS Med. 4 (8), p. e256. doi:10.1371/journal.pmed.0040256. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]



  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Peter Duesberg en la hispana Vikipedio.