Peter Horn Werner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Horn Werner
Foto de Peter Horn Werner
Foto de Peter Horn Werner
Persona informo
Naskiĝo 8-a de aprilo 1908
en Munkeno, Germana Imperio
Morto 11-a de aprilo 1969
en Santiago, Ĉilio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo skulptistoreligiulo
vdr

Peter HORN WERNER [germana prononco PEter HORN](Munkeno, Germana Imperio, 8-an de aprilo de 1908 - Santiago de Ĉilio, 11-an de aprilo de 1969), estis konata german-ĉilia religia skulptisto.[1]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Studado[redakti | redakti fonton]

Sian studadon pri skulptarto li faris ĉe la Belarta Lernejo de Munkeno, kie li estis studento de la skulptistoj Heinrich Waderé (1865-1950) kaj Meike Blecker. Kiam li diplomiĝis, li gajnis gravan publikan konkurson en Munkeno per skulptaĵo por ornami placon.

Veno al Ĉilio[redakti | redakti fonton]

79 cm-a skulptaĵo el ligno

En la jaro 1930 la Ĉefepiskoplando de La Serena publikigis en Germanujo alvokon, ke junuloj havantaj religian inklinon venu al Ĉilio. Pro mistraduko, la germana gazetaro komprenis tiun alvokon kiel artistan stipendion en Ĉilio.

Tial Horn Werner venis al Ĉilio en 1932. Post alveni, li eksciis, ke nenia stipendio iam ekzistis, kaj ke li devas pagi sian reston en Ĉilio kaj ankaŭ sian postan reiron al Germanujo. Por tio li faris diversajn religiajn verkojn por la episkoplando de La Serena, interalie Kriston el pinligno, por Rinconada de Silva en la Valo de Aconcagua. En la jaro 1937 ii venis al la urbo Osorno, kaj tie li verkis plurajn skulptaĵojn, plej elstare tiujn de la Luterana Preĝejo kaj la Germana Liceo en Osorno.

Reiro al Germanujo[redakti | redakti fonton]

Skulptaĵo 39 cm alta el ligno

Komence de 1939 li reiris al Germanujo, kie li renkontis la ekon de la 2-a Mondmilito. Li aniĝis en la germana armeo kaj partoprenis en la pola kaj franca kampanjoj. Pro tio, ke li perfekte scipovis la hispanan lingvon, li estis en la Blua Divizio, konsistanta el memvolaj hispanaj soldatoj en la rusa fronto. Poste li estis malliberigita en la koncentrejo de Aŭŝvico. Dum sia tuta mallibereco li skulptadis ŝakfigurojn, miniaturajn nudaĵojn novklasikstilajn, medalionojn, kaj kameojn el ĉevalaj ostoj.[2]

Reveno al Ĉilio[redakti | redakti fonton]

Post la malvenko de Germanujo, li estis liberigita en novembro de 1945, sed vidante la kompletan detruon de la lando, li decidis reiri permanente al Ĉilio, kaj efektivigis la revenon meze de 1950.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Mario skulptita de Horn Werner

Horn Werner faris skulptaĵojn kaj reliefojn laŭ diversaj artaj tendencoj. Al lia etapo de klasika novakademiismo kaj romantikaj karakteroj apartenas multaj infanaj portretoj, virinaj nudaĵoj, kaj Kristoj. Poste li proksimiĝis al la Jugendstil konforme kun Kolbe aŭ Egge, sen koncepta profundiĝo en germanan esprimismon. Li iom post iom plisimpligis formojn kaj pliigis esprimemon per faldoj, manoj, kaj kapoj, kiuj akiris karakterojn de granda penetropovo en angoro kaj la homa animo. Li pritraktis lerte malsamajn temojn kiel mitologimotivajn homajn figurojn, religiajn imagojn de Kristo krucumata, trogoscenojn, krucvojojn, kaj altarojn.

Peter Horn Werner asertis:

Citaĵo
 Mia arto deziris esti la plej fidela esprimo de la kristana sentado, havante kiel finkialon tion, ke ĝi estu en la temploj kaj helpu la fidelulojn al pli bona kompreno de sanktaj temoj. 

Li edziĝis al la pentristo Josefine Feja-Horn el Ried im Innkreis. Ili havis sep gefilojn, interalie la skulptiston Miguel Horn. Peter Horn Werner mortis en 1969, ĵus iĝinte 61-jara.

Verkoj en publikaj kolektoj[redakti | redakti fonton]

Sankta Heleno de Horn Werner

Individuaj ekspozicioj[redakti | redakti fonton]

  • 1996 La Búsqueda de Peter Horn 1908-1969. Parque de las Esculturas, Corporación Cultural de Providencia, Santiago.
  • 1961 Artistas Alemanes Residentes en Chile, Escultura, Óleo, Acuarela, Sala de Exposiciones del Ministerio de Educación, Santiago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biografio de Peter Horn Werner de la Nacia Belarta Muzeo de Ĉilio
  2. Víctor Carvacho Herrera, Historia de la Escultura en Chile. Santiago de Chile. Editorial Andrés Bello, 1983.
  3. Corporación Ngehuin. Arkivita el la originalo je 5-an de marto de 2016. Alirita 21-an de septembro de 2015.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]