Peter Sasdy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Peter Sasdy
Persona informo
Naskonomo Sásdy Péter
Naskiĝo 27-an de majo 1935 (1935-05-27) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Hungario
Familio
Edz(in)o Mia Nardi
Okupo
Okupo filmreĝisoro • televida reĝisoro • scenaristo
vdr

Peter Sasdy laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Sásdy Péter [ŝAsdi pEter], estas hungardevena brita reĝisoro, produktoro, ĵurnalisto. Liaj pseŭdonimoj estis Sömjén Sasdy, Peter; Barlay, Stephen.

Peter Sasdy[1][2] naskiĝis la 27-an de majo 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Peter Sasdy disidis dum la hungara revolucio de 1956 al Britio. Komence li laboris en kafejo dum li studis reĝisoradon ĉe BBC. Inter 1959 kaj 1993 li reĝisoris pli ol cent kinajn filmojn kaj epizodojn en televidaj filmoj. Li edziĝis en 1965, lia edzino naskis dufoje.

Liaj kinaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Taste the Blood of Dracula (1970)
  • Countess Dracula (1971) - ankaŭ scenaristo
  • Hands of the Ripper (1971, lia plej ŝatata filmo)
  • Welcome to Blood City (1977)
  • The Lonely Lady (1983) "meritis" premion plej aĉa reĝisoro

Liaj televidaj filmaj reĝisoraĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Emergency-Ward 10 (serio, 30 epizodoj, 1959-1960)
  • Story Parade (serio, 3 epizodoj, 1964-1965)
  • Orson Welles' Great Mysteries (serio, 7 epizodoj, 1973-1974)
  • The Secret Diary of Adrian Mole, Aged 13¾ (serio, 6 epizodoj, 1985) - ankaŭ produktoro
  • Omnibus (serio, 1993)

Elektitaj filmaj produktaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Drama 61-67 (televida serio, 1962-1963) - ankaŭ reĝisoro
  • Making News (televida serio, 1990)
  • Ending Up (televida filmo, 1989)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]