Petro la 3-a (Portugalio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Petro la 3-a ĉe sia edzino Maria la 1-a

Petro la 3-a de Portugalio konata ankaŭ kiel Pedro Clemente Francisco José António de Braganza, Infanto de Portugalio (5an de julio de 1717 - 25an de majo de 1786), reĝo de Portugalio inter 1777 kaj 1786.

Familia deveno

La infanto dom Pedro naskiĝis en Lisbono. Li estis filo de la reĝo Johano la 5-a kaj de ties edzino dona Maria Ana de Aŭstrio. Li estis la preferata filo de siaj gepatroj. Laŭ la patra familio li estis nepo de la reĝo Petro la 2-a kaj de ties edzino, dona Maria Sofia de Neoburgo. Laŭ la patrina familio li estis nepo de la imperiestro Leopoldo la 1-a de Aŭstrio kaj de dona Leonor Magdalena de Neoburgo. Same li estis frato de la reĝo Jozefo la 1-a (Portugalio) kaj bofrato de la reĝo Fernando la 6-a de Hispanio pro la geedzigo de tiu kun Bárbara de Braganza, sia ununura fratino.

Geedzo kaj gefiloj

Pro ŝtataj kialoj, Petro edziĝis la 6an de junio de 1760 kun sia nevino Maria, kun kiu li havis kelkajn gefilojn, unu el kiuj sukcedos sian patrinon laŭ la nomo de Johano la 6-a, en 1816. Iliaj gefiloj estis la jenaj:

  • Jozefo Francisko (1761-1788), kiel heredonto li ricevis la titolon de duko de Braganzo kaj princo de Brazilo; 15jaraĝa li edziĝis al ŝia onklino, la princino Maria Benedikta de Portugalio; li mortis sen heredonto.
  • Johano (1763-1763).
  • Johano la 6-a (1767–1826), regento kaj poste reĝo de Portugalio. Kun heredonto.
  • Mariana Viktorio de Portugalio (1768–1788); edziniĝis al hispana infanto don Gabriel de Borbón; kun heredonto.
  • Maria Klementino (1774–1776).
  • Maria Izabelo (1776–1777).

Surtroniĝo kaj lastaj jaroj

Lia edzino surtroniniĝis en 1777 post la morto de Jozefo la 1-a. Tuj Petro kronigis sin kiel reĝo laŭ la nomo de Petro la 3-a, kvankam li ne partoprenis en la registaraj aferoj. Li mortis en la Palaco de Ajuda en 1786, kelkajn jarojn antaŭ la napoleona invado de Portugalio kaj la ekzilo de la reĝa familio al Brazilo.