Philippe Douste-Blazy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Philippe Douste-Blazy
Persona informo
Philippe Douste-Blazy
Naskiĝo 1-an de januaro 1953 (1953-01-01) (71-jaraĝa)
en Lourdes,  Francio
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Tuluzo • Universitato de Tuluzo III Paul Sabatier vd
Partio Unuiĝo por Popola MovadoUnuiĝo por la Franca Demokratio vd
Profesio
Okupo politikistokuracistodiplomato • kardiologo vd
Aktiva en StrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Philippe Douste-Blazy estas franca kuracisto, politikisto kaj diplomato, kiu naskiĝis je la 1-a de januaro 1953 en Lourdes.

Li engaĝiĝis en la politika partio Unuiĝo por la Franca Demokratio (UDF). Inter alie li ekde la 1-a de junio 1997 ĝis la 18-a de junio 2002, do en la 11-a parlamenta periodo, servis kiel deputito en la Nacia Asembleo de Francio - tie li reprezentis la 1-an balotan distrikton de la departemento Haute-Garonne. Entute li estis nacia deputito inter 1997 kaj 2004, post 4 antaŭaj jaroj de 1993 kaj 1997 kiel deputito en la Eŭropa Parlamento. Krome li elektiĝis urbestro de Lourdes de 1989 ĝis 2000 kaj urbestro de Tuluzo de 2001 ĝis 2004. Li estis sanministro en 1993-95 kaj denove en 2004-05, kaj ministro de kulturo en 1995-97. De junio 2005 ĝis majo 2007 li estis la ministro pri eksteraj aferoj de Francio sub ĉefministro Dominique de Villepin, kaj de 2008 ĝis 2017 oficis kiel vica Ĝenerala Sekretario de Unuiĝintaj Nacioj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]