Piĵama festo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gastoj malstreĉiĝas ĉe piĵama festo

Piĵamfesto dormfesto estas festo kie la gastoj estas invititaj tranokti ĉe la domo de la festa organizanto. Piĵamofestoj estas plejparte okazigitaj por knabinojadoleskulinoj.

Foje piĵamofestoj estas okazigitaj por festi naskiĝtagojn aŭ aliajn specialajn eventojn.

Pijama festo estas konsiderata kiel rito de trairejo, kiu indikas la sendependecon kaj maturecon de la partoprenantoj kaj ilian kapablon evoluigi sociajn rilatojn ekster la rondo de la tuja familio [1] [2] [3].

En la 1990-aj jaroj, pluraj artikoloj estis publikigitaj en kiuj nova tendenco estis identigita, laŭ kiu gepatroj permesas adoleskantoj en pubereco, kaj knaboj kaj knabinoj, pasigi la nokton kune. Tiu opcio estas vidita kiel pli sekura alternativo ol pasigi tempon kune ekster la hejmo [4] [5] [6].

Origino de la nomo[redakti | redakti fonton]

La origino de la nomo "piĵama festo" estas de la piĵamo kiu estas nokta vesto kutime portata dum dormado kaj baldaŭ post kaj antaŭ ĝi. Plejparte, la piĵamo estas malpeza kaj komforta vestaĵo por dormi.

Agadoj kaj ludoj[redakti | redakti fonton]

Kusenbatalo estas unu el la oftaj agadoj ĉe piĵamfestoj, poŝtkarto de 1901

Krom la komuna dormado, piĵamaj festoj povas inkluzivi ludojn kaj agadojn, kiuj estas uzataj en aliaj specoj de festoj okazigitaj endome. Unu el la agadoj, kiuj karakterizas dormfeston, estas kusena batalo, kiu estas ludo ĉefe ludita de infanoj, dum kiu ili "atakas" unu la alian per kusenoj. Ĉi tiu ludo povas esti maniero tuj liberigi mensan streĉon kaj koleron. Ĉar kusenoj estas faritaj el mola materialo kaj ne multe pezas, ĉi tiu agado malofte rezultigas vundiĝon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Judith Ancer, "Sleepovers need not be a nightmare - and help kids to be autonomous in a safe environment", The Sunday Times (Sudafriko), 10a de Junio, 2012.
  2. Edward Eveld, "Sleepovers a rite of passage for kids", Chicago Tribune, 14a de Aŭgusto, 2005.
  3. Barbara F. Meltz, ["The sleep-over: A rite of passage"], Boston Globe, 13a de Oktobro, 1994.
  4. Emily Wax, "Coed All-Nighters Put Trust on Line; Not All Parents Are Losing Sleep Over Teen Fad", The Washington Post, 16a de Novembro, 2000 necesas abono, represo kiel "Coed all-nighters cause unrest", Sarasota Herald-Tribune, 21a de Novembro, 2000.
  5. Betsy Hart, "Coed sleepovers: Teenagers learn volumes from parents' decision-making", Scripps Howard News Service en The Daily News (Kentucky), 24a de Novembro, 2000.
  6. Amy Dickinson, "Coed Sleepovers" Arkivigite je 2013-08-23 per la retarkivo Wayback Machine, Time, 8a de Januaro, 2001.