Pierre Corret

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Corret
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1881 (1881-01-01)
Morto 7-an de aŭgusto 1936 (1936-08-07) (55-jaraĝa)
Lingvoj Esperantofranca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
Esperanto
Esperantisto numero 8028
vdr

D-ro med. Pierre CORRET [kore'] (naskiĝis la 11-an de marto 1881[1] en Parizo; mortis la 7-an de aŭgusto 1936 samloke) estis franca esperantisto, kuracisto kaj membro de la Akademio de Esperanto.

Corret verkis la unuan pordoktorecan tezon pri Esperanta temo, nome Utilité et possibilité de l'adoption d'une langue internationale auxiliaire en médecine (Utileco kaj ebleco de alpreno de internacia helplingvo en medicino), Parizo, 1908. Li estis ankaŭ tre kompetenta pri radio kaj elpensis aparatojn.

De 1908 ĝis 1911 li estis ĝenerala sekretario de SFPE. Li verkis en diversaj Esperantistaj gazetoj, kaj precipe en Lingvo Internacia, kie, kun Théophile Cart, li energie atakis Idon, kontraŭbatalis ĉiun ŝanĝon aŭ neologismon, kaj partoprenis en la diskutoj inter Cart kaj Carlo Bourlet pri la vortaro franca-Esperanta de Grosjean-Maupin.

Kiel sciencamanto, li verkis en Internacia Scienca Revuo kaj turnis sian atenton precipe al la radio. Li prezidis Internacian Radio-Asocion (fonditan en 1924) kaj estis ĉefredaktoro de "Internacia Radio-Revuo" 1926.

Krom multajn artikolojn, kelkajn broŝurojn kaj sian tezon, li verkis:

Ekde 1909 li estis membro de la Lingva Komitato, ekde 1920 Akademiano.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1982: Szerdahelyi, István. Krestomatio de Esperanta Literaturo. Tekstoj, dataro, bibliografio. Vol. III. Budapest 1982, 66-67 (kun foto)
  • 1937: Flageul, P. Doktoro Pierre Corret - esperantisto kaj stenografisto. Isey-les-Moulineaux 1937, 20 p.
  • 1921: N.I. [Setälä, Vilho]. Niaj Akademianoj. En: Esperanta Finnlando 1921:1 (jan), p. 4-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]


Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.