Pierre Dejean

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pierre Dejean
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1876 (1876-11-30)
Morto 30-an de novembro 1937 (1937-11-30) (61-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Pierre DEJEAN (döĵan) (naskiĝis la 11-an de junio 1877 en Lussaeles-Chateaux (apud Poitiers), mortis la 12-an de januaro 1938 en Grenoble pro koratako ĉe la direktilo de sia aŭtomobilo[1]) estis franca inĝeniero kaj scienculo, kiu aktivis por enkonduko de Esperanto en la sciencan mondon.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Dejean laboris de 1903 ĝis 1914 ĉe la firmo Schneider (le Creusot). Post la unua mondmilito li eniris en la universitaton de Grenoble kaj fariĝis doktoro kaj profesoro ĉe la Scienca Fakultato. Poste li estis subdirektoro de la Politeknika Instituto de l'Universitato en Grenoble, kaj Direktoro de la Laboratorio de provoj meĥanikaj kaj fizikaj ĉe tiu Instituto. Li estis konsiderata kiel unu el la eminentaj fizikistoj en la mondo.

Esperanta agado[redakti | redakti fonton]

Dejean estis sekretario, poste prezidanto de lokaj grupoj kaj prezidanto de la Burgonia federacio ĝis 1912. En 1913 li kreis la sekcion de fizikistoj kaj kemiistoj de la Internacia Scienca Asocio Esperanta (ISAE). En 1932 li fariĝis komitatano de ISAE. Li verkis sciencajn artikolojn en la antaŭmilita Scienca Revuo kaj la postmilita Bulteno de ISAE kaj artikolojn pri Esperanto por francaj teknikaj periodaĵoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Bulteno de ISAE, fev. 1938, n 51, p.1

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 1945: Esclangon, Félix. "Pierre Dejean (1877-1938). En: Annales de l'université de Grenoble vol. 21 (1945), p. 31-39 (en la franca).
  • 1938: Nekrologa informo en revuo Esperanto (UEA) de la 15-a de februaro 1938 (n-ro 457) kaj Ĉeĥoslovaka Radiobulteno de 14-a de februaro 1938 (sen detaloj)
  • 1938: Nekrologo en Bulteno de ISAE Apr. 1938, p. 4.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.