Pimpri-Ĉinĉvad
Pimpri-Ĉinĉvad, en loka lingvo पिंपरी-चिंचवड estas duobla urbo (konsistanta el 2 urboj Pimpri kaj Ĉinĉvad sub komuna municipo) en subŝtato Maharaŝtro en federacia ŝtato Barato.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 172 km²
- Alto super marnivelo: 530 m
- Loĝantaro: 1 012 500 en 2001
- Horzono: UTC + 05:30
- Poŝtkodo: 4110xx
- Telefonkodo: (91)20
- Aŭtokodo: MH-14
- 18°37′08″N 73°47′38″O / 18.61889°N, 73.79389°OKoordinatoj: 18°37′08″N 73°47′38″O / 18.61889°N, 73.79389°O
Geografio [redakti]
Mumbajo troviĝas je 191 km-oj.
Historio [redakti]
Dum la frua historio tiu loko estis reĝa sidejo. Ekde la 1950-aj jaroj la urbo industriiĝis. Nuntempe Pimpri-Ĉinĉvad estas grava centro de aŭtoindustrio. En 1970 4 urboj unuiĝis: Pimpri, Ĉinĉvad, Akurdi kaj Bosari. La nuna municipa formo estiĝis en 1982.
Trafiko [redakti]
Pimpri-Ĉinĉvad havas bonan kontakton per aŭtovojo al Mumbajo.
Klimato [redakti]
La somero daŭras inter marto-julio kaj estas seka kaj varma. La temperaturo tiam estas inter 20-38 ° C (en majo 40 ° C!). La musono daŭras inter julio-oktobro. Ekde novembro komenciĝas la vintro ĝis januaro, dume la temperaturo ne atingas la frostopunkton.