Pirin

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pirin (bulgare Пирин [pirin], greke Πιρίν [pirín], antikva nomo orbelos) estas altmontaro en sudokcidenta Bulgario. Ĝi situas en la provinco Blagoevgrado ĉe la limo de la regiono Makedonio de Grekio kaj iom oriente de la slava Nord-Makedonio - laŭ difino de la limoj, la montaro situas aŭ en aŭ ĉe la orienta rando de Antikva Macedonio. La pejzaĝo laŭ flaŭro kaj faŭno forte similas al la Alpoj.

La montaro etendiĝas je longeco de proksimume 40 kilometroj de nordokcidento ĝis sudoriento. La etendiĝo inter la okcidenta kaj orienta randoj estas proksimume 25 kilometroj. La plej granda montopinto, 2914 metrojn alta, nomiĝas Viĥren. La montaro estas la plej granda nacia parko de Bulgario kaj ampleksas areon de 264,9 kvadrataj kilometroj. La nacia parko Pirin en 1983 listiĝis kiel monda natura heredaĵo de Unesko. La nomo de la montaro cetere devenas de Peruno, la plej alta diaĵo de la slava mitologio (etimologie parenca al la dio Perkūnas de la balta mitologio).

la monto Viĥren