Pjotr Bagration
Princo Pjotr Ivanoviĉ BAGRATION (kartvele: პეტრე ბაგრატიონი P'et're Bagrat'ioni, ruse: Пётр Ива́нович Багратио́н) naskiĝis en 1765 en Kizlar urbo (nun Dagestano, Rusio), mortis pro gravaj vundoj okazintaj dum la Batalo de Borodino la 25-an de septembro n.s. 1812 en bieno Sima, Vladimira gubernio, Rusio. Li estis elstara rusia militestro, posteulo de Bagration dinastio longtempe reginta en Kartvelio.
Bagration militservis en la rusa armeo ekde 1782 tridek jarojn, komence kiel ordinara soldato kaj fine kiel infanteria generalo. Li partoprenis en la milito kontraŭ turkoj (1787-1892), en kelkaj bataloj kontraŭ la franca armeo en t.n. Napoleonaj Militoj sub komando de ĉefgeneralo Aleksandr Suvorov.
En la batalo de Borodino okazinta la 7-an de septembro 1812 Bagration estis anstataŭanto de ĉefkomandanto Miĥail Kutuzov kaj estris la 2-an rusan armeon. Rezulte li estis grave vundita kaj poste mortis pro gangreno.
Memoro
- Prusa urbo Preußisch Eylau ekde 1946 nomiĝas Bagrationovsk, (Kaliningrada provinco, Rusio)
- Stratoj, placoj ktp en multaj urboj de Rusio kaj aliloke portas lian nomon
- "Bagration" estis kodo de sukcesa milita operacio dum la Dua mondmilito, rezulte de kiu la Ruĝa armeo liberigis en 1944 Belorusion
- 3127 Bagration asteroido malkovrita en 1973