Place Bellecour
Belakorto-Placo | ||
france: Place Bellecour | ||
muzeo | ||
Vido
| ||
placo • vidindaĵo | ||
---|---|---|
Oficiala nomo: Place Bellecour | ||
Regno | Francio | |
Regiono | Rodano-Alpoj | |
Municipo | Liono | |
Situo | Belakorto-Placo | |
- koordinatoj | 45° 45′ 28″ N 4° 49′ 56″ O / 45.75778 °N, 4.83222 °O (mapo) | |
Loĝantaro | ||
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | ||
Vikimedia Komunejo: Place Bellecour | ||
La Belakorto-Placo (france: Place Bellecour) estas la plej granda placo de Liono, kaj la tria plej granda de Francio. Ĝi mezuras 310 m x 200 m.
Ĝi estas ankaŭ la plej granda piedirantejo de Eŭropo: la nuraj aŭtovojoj de la placo lokiĝas ĉirkaŭ ĝi.
Ĝi troviĝas en la 2a urbono de Liono, inter la Saono kaj la Rodano, apud la kvartalo Vieux Lyon.
Sub la placo estas metrostacio de la linioj A kaj D. Belakorto estas la plej uzata metrostacio de Liono.
El la Belakorto-Placo foriras la du ĉefaj piedirantstrategoj de la Liona duoninsulo: la Respubliko-Strato (fr.: Rue de la République), kiu kondukas al la urbodomo, kaj la strato Victor Hugo (fr.: Rue Victor-Hugo), kiu direktiĝas al Perrache.
Centre de la placo, troviĝas ĉevala statuo de Ludoviko la 14-a, reĝo de Francio.