Plena Pekoteko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tria volumo de la Plena Pekoteko

La Plena Pekoteko estas 1816-paĝa 3-voluma termino-kolekto. Pekoteko estas la mallongigo de Per-komputora Termino-kolekto.

Historio

Rüdiger Eichholz, ano de la Akademio de Esperanto ekde 1976, estris siatempe la sekcion pri teknikaj/fakaj vortaroj. El lia multjara kunlabora kolektado de vort-difinoj kreskis unue, de 1968, Slipara vortaro. Poste, jam en la epoko komputila (li dirus: "komputora"), li eklaboris je la projekto "Perkomputora termino-kolekto" (Pekoteko), dokumentaro terminologia.

Ĉefaj kunlaborantoj al tiu ĉi projekto estis Bernhard Eichkorn, Bernhard Pabst kaj Edward Spitaels. Terminoproponoj estis kolektitaj inter 1985 kaj 1990. En la antaŭvorto de la Plena Pekoteko , s-ro Eichholz verkas la jenon: "Ni ne perdis tempon per vanaj klopodoj normigi la en Esperanto uzotaj terminoj. Ni simple proponas ilin, kaj rekomendas al ĉiuj legantoj, kiuj bezonas iujn terminojn, konsulti niajn registraĵojn, legi la prezentitajn argumentojn kaj selekti tiujn terminojn, kiujn ili post la legado de la argumentoj taksas plej trafaj."

En la Pekoteko la redakcio faras kelkajn proponojn. Ĉefe la (silente mortinta) propono aldoni la sufikson "-apo" por prikomputilaj terminoj kiel desegnapo (komputila programo por desegni) aŭ financaparo (financa komputila programaro) estas rimarkebla.

Presado kaj dissendado

La Plena Pekoteko presiĝis en 1992 ĉe Esperanto Press en Kanado danke al la financa subteno fare de la FAME-fondaĵo. La iniciatinto de la projekto dissendis komence de la 90-aj jaroj donace 150 ekzemplerojn al ĉiuj membroj de la Akademio de Esperanto, al redakcioj de gravaj Esperanto-revuoj kaj al kelkaj bibliotekoj kaj muzeoj.

La restantaj 150 ekzempleroj estis vendataj.

Estonteco

Malmulton oni nuntempe ankoraŭ aŭdas pri la Pekoteko. Ĝi ja inspiris ekzemple Yves Nevelsteen krei Komputekon, prikomputilan terminokolekton. Tamen, malmultaj vortoj kiuj aperas en la Pekoteko hodiaŭ efektive estas uzataj por priskribi komputilaĵojn.


Eksteraj ligiloj

greke La Pekoteko en PDF-formato greke IKEF disponigas Pekoteko-dosierojn al E-terminologoj