Poŝo (komputiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Poŝo (apartigilo)

La poŝointermemorilo en komputila sistemo estas memora regiono, kiu permesas facilan interŝanĝon de datenoj inter diversaj aplikaĵoj. Tiaj aplikaĵoj devas subteni jenajn operaciojn:

  • kopiado: la aplikaĵo metas datenojn en la poŝon.
  • eltondado: la aplikaĵo metas datenojn en la poŝon kaj forviŝas ilin en la propra memoro.
  • transpreno: la aplikaĵo transprenas datenojn el la poŝo. Kutime la poŝo konservas kopion, do ne malpleniĝas per transpreno.

Simpla poŝo enhavas nur unu daten-pecon; plia kopiado forviŝas la malnovan enhavon. Pluropa poŝo povas memori plurajn generaciojn de datenoj; tio estas utila, sed komplikas la uzon. Poŝo ofte subtenas diversajn daten-aranĝojn; ekzemploj estas:

  • plata teksto
  • teksto kun tipografiaj informoj
  • nombro
  • dato
  • tabelo
  • bildo

Uzado de poŝoj per enigiloj[redakti | redakti fonton]

Vindozo, GTK, Qt[redakti | redakti fonton]

En programoj Vindozaj, GTK+aj, Qtaj kaj aliaj la uzanto povas

  • kopii datenon per Stir+C (Ctrl+C),[1]
  • eltondi per Stir+X,[1]
  • kaj alglui per Stir+V[1].

Fojfoje eblas uzi respektive Stir+Maj (Ctrl+Shift), Maj+For (Shift+Del), Maj+Enmet (Shift+Ins).

Ofte disponeblas samsignifaj menueroj.[1][2]

Fenestra Sistemo X[redakti | redakti fonton]

En Fenestra Sistemo X disponeblas aparta poŝo, "PRIMARY"[2] aŭ "elekta"[1][3].

  • Dateno estas kopiata en ĝin ĉe elekto.[1][2]
  • La kopiita dateno estas enmetebla en tekston per la meza musklavo.[1][2]

Tiu ĉi poŝo uzeblas ankaŭ kun programoj subtenantaj la poŝon priskribitan supre ("CLIPBOARD"[2]).[2] Kiam oni elektas tekston por kopii en tiun alian poŝon, la "elekta" poŝo jam pleniĝas per la elektita teksto.

Tiel eblas rapide transmeti pecojn da teksto per la "elekta" poŝo, enmetante inter ili tekston unufoje kopiitan per Stir+C (aŭ alimaniere).

Malkiel en Vindozo, en Fenestra Sistemo X la poŝenhavo kutime estas konservata nur de ties fonta programo kaj nur laŭbezone provizata al aliaj, do se la programo ĉesas plenumiĝi, la koncerna poŝo malpleniĝas.[2] Tio ĉi ŝanĝeblas per specialaj programoj[2] (kvankam tio pligrandigas la ŝancojn de akcidenta transmeto de personaj datenoj ks).

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 ; пер.: Екатерина Пыжова, Олег Баталов (2005-01-31)Использование Klipper ruse. Справочное руководство по Klipper, изд. 2.92.00. Alirita la 24-an de januaro 2010.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Priskribo de la funkcimanieroj de la poŝoj en la Fenestra Sistemo X angle (plata teksto kaj vikio). Alirita la 24-an de januaro 2010.
  3. Jasmin Blanchette, Mark Summerfield; пер.: Андрей Киселёв. Глава 9. Drag and Drop. ruse. Разработка графического интерфейса с помощью библиотеки Qt3. Alirita la 24-an de januaro 2010.