Polana (Murska Sobota)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Polana, hungare Vaspolony ]vaŝpolonj] estas malgranda vilaĝo en Slovenio en provinco Prekmurje, en statistika regiono Pomurske, en municipo de Murska Sobota.

Municipo Murska Sobota en Slovenio, kie Polana troviĝas

Bazaj informoj

Situo

Polana situas sur tre mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj, fervojo preteriras.

Historio

Dum la hungara regado oni nombris en Vaspolony 45 domojn kaj 242 homojn. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Vas (reĝa departemento), al distrikto de Muraszombat, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio. En 1941 la germana armeo senbatale okupis la komunumon kaj post 10 tagoj transdonis ĝin al Hungario. Ĝis 1945 tio estis parto de Hungario, ekde 1991 de Slovenio.

Fontoj

  • slovena Vikipedio
  • w.vasidigikonyvtar.hu
  • w.ms.sik.si
  • w.geopedia.si