Polka (Vápenná)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Polka
germane Polke
domaro
Domo en domaro
Oficiala nomo: Polka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Vápenná
Historiaj regionoj Silezio, Sudetio
Montaro Riĥleba montaro
Domoj 13 2010
Rojo Ztracený potok
Situo Polka
 - alteco 505 m s. m.
 - koordinatoj 50° 15′ 58″ N 17° 05′ 32″ O / 50.26611 °N, 17.09222 °O / 50.26611; 17.09222 (mapo)
Plej alta punkto 726
Loĝantaro 21 (2021)
Fondo 1775
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 790 64
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Polka (Vápenná)
Portalo pri Ĉeĥio

Polka (germane Polke) estas domaro (loka parto) de municipo Vápenná en Ĉeĥio. Ĝi troviĝas en montaro Riĥleba montaro, 2 km sude de Vápenná. Vivas ĉi tie 21 loĝantoj (2021).

Historio[redakti | redakti fonton]

Polka estis fondita en la jaro 1775 kiel precipe arbar-mastrumada kaj paŝtistara domaro proksime de Vápenná (Zighartice) en senjorujo Frýdberk apartenanta al vroclavaj episkopoj. Nombro de ties loĝantoj ĝis la jaro 1945 stagnis preskaŭ sinkis, post ellandigo de germanoj ĝi estis alloĝigita nur el malpli granda parto. En la jaro 1836 ĉi tie estis 36 domoj, en 1930 estis da ili 37, nun (en 2001) nur 16. Nuntempe Polka estas dank' al sia pentrinda situo precipe refreŝigeja regiono.

Evoluo de nombro de loĝantoj[redakti | redakti fonton]

Nombro de loĝantoj de Polka laŭ kalkulado aŭ aliaj oficaj registroj:

Jaro 1836 1869 1880 1890 1900 1910 1921 1930 1950 1961 1970 1980 1991 2001
Nombro de loĝantoj 281 226 235 206 226 202 202 209[p 1] 45 101 95 33 22 49
  1. el tio: 209 germanoj; 208 rom. kat., 1 evang.

En Polka estas registritaj 13 adresoj : 12 daŭre loĝigitaj domoj kaj 1 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Nombro de domoj laŭ datumbazo de ministerio por enlandaj aferoj al la 12-a de januaro 2010. Dum popolnombrado el la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 16 domoj, el tio 11 daŭre loĝigitaj.

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Pli-malpli la tuta domaro situas laŭlonge laŭ rojo kun nomo Ztracený potok (en Esperanto: Perdita rojo). Tiu ĉi rojo akiris sian nomon laŭ tio, ke en la valo aperas karstaj aperaĵoj kaj ties akvo perdiĝas en kelke da submergoj en subterejon kaj la restanta parto de ties rojfluo ĝis rivero Vidnávka estas dum pligranda parto de la jaro seka (vidu ankaŭ fotografiojn). En la valo ankaŭ troviĝas nealirebla kaverno Velký dóm, kiu estas iom post iom elsplorserĉata fare de membroj de kavernista grupo Sever el Jeseník.

Fotogalerio[redakti | redakti fonton]