Popolaj eposoj
Literaturo > poemo > eposo > popolaj eposoj
Popola eposo oni nomas eposon, kiu por la identeco de etno respektive popolo aŭ nacio estas tiom elstare grava, ke ĝi rigardeblas esenca konsistero aŭ almenaŭ reprezentanto de la kulturhistorio.
Literaturo | Nomo de la eposo | Verkita en |
---|---|---|
Sumera | Eposo pri Gilgameŝ | 12-a jc a.K. |
Greka | Iliado | 8-a jc a.K. |
Greka | Odiseado | 8-a jc a.K. |
Hinda | Mahabharato | 5-a jc a.K. |
Hinda | Ramajano | 2-a jc a.K. |
Romana | Eneado | 1-a jc a.K. |
Armena | David Sasunci | 9-10-a jc |
Persa | Shah-Name | 10-a jc |
Anglo-Saksa | Beowulf | 10-a jc |
Turka | Kitabi Dede Korkud | 10-11-a jc |
Franca | La Kanto de Rolando | 11-a jc |
Hispana | La Romanco de la Cido | 12-a jc |
Rusa | Rakonto pri Militiro de Igor | 12-a jc |
Kartvela | Kavaliro en tigra felo | 13-a jc |
Skandinava | Edda | 13-a jc |
Okcitana | La Kanto de la Krucmilito | 13-a jc |
Germana | La Kanto de la Nibelungoj | 13-a jc |
Germana | Gudrun | 13-a jc |
Mongola | Ĝangar | 15-a jc |
Portugala | La Luziadoj | 1572 |
Pola | Wojna chocimska | 1672 |
Azerbajĝana | Kor-ogli | 18-20-a jc |
Kirgiza | Manas | 19-a jc |
Uzbeka-Kazaĥa | Alpamish | 19-20-a jc |
Pola | Sinjoro Tadeo | 1831 |
Finna | Kalevala | 1835-36 |
Nordamerika | Kanto de Hajavato | 1855 |
Estona | Kalevipoeg | 1857-61 |
Latva | Laĉplesis | 1888 |
Oseta | Eposo pri Nartoj | 19-a jc |
Laŭ la Nova PIV:
epopeo Verko plej tipe epika, poezie rakontanta la aventurojn de herooj, kiuj reprezentas tutan popolon aŭ tutan epokon el patruja, religia, mora vidpunkto. [...] Kalevala [...]
eposo La rakonta poezio, sen speciale heroa signifo: la kavaliraj eposoj; el malnovaj eposaj kantoj Lönnrot kompilis la epopeon "Kalevala".