Poronin
Poronin estas vilaĝo en Podhale, en distrikto Tatrzański de Malgrandpollanda Provinco (ekde 1999). (Ĝi estis parto de vojevodio Nowy Sącz inter 1975-1998). La vilaĝo havas 3900 loĝantojn (2006) kaj proksimas al Zakopane (7 km). Ĝin trakuras pola landvojo n-ro 47 liganta Zakopane kun Krakovo.
Jam komence de la 19-a jarcento Poronin estis somergastejo pli konata ol Zakopane. Ĝin vizitis famaj poloj kiel pentristo Jan Matejko kaj poetoj Jan Kasprowicz aŭ Leopold Staff.
La aŭstra polico arestis Leninon tie, la 6-an de aŭgusto 1914, komence de la unua mondmilito. Lenin liberiĝis la 19-an de aŭgusto kaj forveturis al Svislando. En 1947 oni konstruis muzeon al Lenin; likvidita en 1990 kune kun lia monumento.
En la regiono oni povas turismi kaj skiadi helpe de skilifto.