Saltu al enhavo

Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/17

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jean Marais
Jean Marais

Jean MARAIS (naskiĝis la 11-an de decembro 1913, mortis la 8-an de novembro 1998) estis franca aktoro, verkisto kaj pentristo.

Li naskiĝis en Cherbourg, Francio, kie li elkreskis sen patro. Li ellernis al fotografia metio en ateliero de Laurent en Parizo. Krom tio li studis belarton en konservatorio.

En la jaro 1936 li komencis viziti aktorajn kursojn de Charles Dullin kaj li estis statisto en lia teatro Ateliero. En la jaroj 19331936 li kunlaboris kun filma reĝisoro Marcel L’Herbier.

Decida rompo de lia vivo kaj ankaŭ de lia arta kariero estis renkontiĝo en la jaro 1937 kun Jean Cocteau, kun kiu li tre intime interamikiĝis.