Portalo:Homoj/Homoj po minutoj/34

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Ilona STALLER (originale STALLER Ilona (ŝtaller)), pli bone konata kiel Cicciolina, (26-an de novembro 1951 en Budapeŝto), estas iama hungara pornoaktorino. Post sia retiriĝo el pornonegoco, ŝi ekaktivis en politiko ĉe itala, libertanisma partio Partito Radicale (Radikala Partio).

Staller naskiĝis kiel filino de oficisto de la hungara intern-afera ministerio. Ŝia patrino estis akuŝistino. En aĝo de 13, Staller eklaboris en hungara modelagentejo.

Post ŝia translokiĝo al Italio, ŝi estis konata en la 1970-aj jaroj per radiospektaklo Radio Luna. Pro tiu ĉi spektaklo ricevis ŝi la aktrinan nomon Cicciolina, italan vorton pri karesado.