Portalo:Homoj/Homoj po semajno/50

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ludvík SVOBODA (li naskiĝis la 25-an de novembro 1895 – li mortis la 20-an de septembro 1979), ĉeĥoslovaka prezidento en la jaroj 19681975.

La unusola prezidento, kiu travivis sian vivon en uniformo. La generalo kun brila fido, sed sen politikaj kapabloj estis prefere eluzata de ceteraj gvidantoj. Dum komunisma renverso li helpis al potenco al Gottwald kaj je dudek jaroj pli malfrue li ŝirmis per sia nomo la duran normaligan reĝimon de Husák. Ambaŭkaze li estis fine senkompate senfunkciigita kiel emerito sen plua estonteco.