Portalo:Homoj/Homoj po tago/25

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Makiavelo
Makiavelo

Makiavelo, itale: Niccolò MACHIAVELLI [nik-ko-lóo makjavél-li] (naskiĝis 3-a de majo, 1469, mortis 21-a de junio, 1527) estis politika filozofo de la renesanca Florenco. Li estis la aŭtoro de La Princo (1513), manlibro por la regnestro, en kiu Makiavelo konsilis la princon agi eĉ hipokrite kaj malmorale por forsavi kaj prosperigi sian regnon. Makiavelo verkis la libron por Lorenzo De Medici, nevo de papo Leono la 10-a, sed Lorenzo estis pli interesita de hundoj. Makiavelo amis Florencon kaj Italion kaj deziris princon kiu povus unuigi la landon kaj liberigi ĝin de la barbaroj (t.e., la francoj kaj hispanoj). Lia scio kaj sperto de politiko estis tre profunda kaj ampleksa, pro studo de antikva historio, pro sperto kiel alilanda sekretario de Florenco kaj eĉ pro sperto kiel politika malliberulo.