Portalo:Muziko/Artikolo de la monato/8

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Persone estas muzika triopo, kiu venas el Stokholmo, Svedio. Ĝi ekestis en 1986 por la unua Kultura Esperanto-Festivalo. La nuna konsisto de la grupo estas de 1990. La nomo Persone daŭrigas la vortludan tradicion (per-son-e) kiun komencis Amplifiki. Ilia muzikstilo estas gitarpopo.

Persone ofte koncertas en junularaj Esperanto-aranĝoj, ekz. la Internacia Junulara Kongreso kaj la Internacia Seminario. La grupo eldonis jam kvin albumojn, ekde la kasedo 62 minutoj (1987) ĝis la roka disko ... sed estas ne (1999), kaj la akustika disko Sen (2002) kiuj montras altan kvaliton kaj impone klaran registron.